Solutré-Pouilly | |
---|---|
La vilaĝo de Solutré-Pouilly, sub la roko de Solutreo | |
komunumo en Francio | |
Administrado | |
Statuso | Urbo |
Lando | Francio |
Regiono | Burgonjo |
Departemento | Saône-et-Loire |
Arondismento | Mâcon |
Kantono | Mâcon-Sud |
Komunumaro | Communauté d'agglomération du Mâconnais - Val de Saône |
INSEE kodo | 71526 [+] |
Poŝtkodo | 71960 |
Kodo laŭ INSEE | 71526 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Demografio | |
Loĝantaro | 379 2 007 |
Loĝdenso | 62 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 46°17′48″N 04°43′29″O / 46.29667°N, 4.72472°O (mapo) Koordinatoj: 46°17′48″N 04°43′29″O / 46.29667°N, 4.72472°O (mapo) |
Alto | De 208 al 530 m |
Areo | 6,16 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Solutré-Pouilly [+] | |
Solutreo-Puiji, en franca Solutré-Pouilly, estas vilaĝo en Francio kiu situas en la departemento de Soneo kaj Loaro, france Saône-et-Loire, kaj la regiono Burgonjo aŭ Bourgogne. La vilaĝo estas konata pro sia roko de Solutreo, monto situanta ĉe ĝi. La roko estas je la norda flanko sur relative malkruta deklivo, sed ĝiaj aliaj tri flankoj estas krutaj, preskaŭ vertikalaj.
Historio
Proksime de la roko (éperon rocheux) de Solutreo la ĉasistoj de la periodo solutreo, france solutréen, periodo nomita laŭ tiu ĉi loko, inter 22 000 kaj 17 000 antaŭ nun, do dum periodo de 5000 jaroj, gvatis grandegajn arojn de ĉevaloj kiuj venis de la regiono Breseo kaj de la valo de la rivero Saono. La ĉasistoj prahistoriaj surprenis ilin dum ilia vojo de migrado ĉiujara kaj mortigis ilin en grandaj amasoj. La restoj de pli ol 100 000 ĉevaloj estis elterigitaj je la piedo de la roko.
Je tiu loko arkeologoj povas studi la metodojn de ĉasado dum la ŝtonepoko.