Solingen | |||||||
| |||||||
urbego • Hansa urbo • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio • "opcia komunumo" pri iuj sociaj servoj | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | ||||||
Distriktaro | Distriktaro Duseldorfo | ||||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 0212 | ||||||
Poŝtkodo | 42651–42719 | ||||||
Aŭtomobila kodo | SG | ||||||
Oficiala Municipokodo | 05122000 | ||||||
NUTS | DEA19 | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Tim Kurzbach | ||||||
Partio de komunumestro | SPD | ||||||
Adreso de la administrejo | Rathausplatz 1 42651 Solingen | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 160643 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 51° 10′ N, 7° 5′ O (mapo)51.1666666666677.0833333333333Koordinatoj: 51° 10′ N, 7° 5′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 221 m | ||||||
Areo | 89,55 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.solingen.de/ | ||||||
Solingen estas eksterdistrikta urbo en la norda parto de la industria Ruhr-regiono. Ĝi situas en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kaj apartenas al la distriktaro Duseldorfo. Fine de decembro 2022 la urbo havis 165 748 loĝantojn.
Ĝi situas norde de Kolonjo en la regiono Bergisches Land, origine monteta pejzaĝo plena je densaj arbaroj, kiu nur pro la industriigo de la 19-a jarcento iĝis karakterizita de pluraj grandaj urboj. El la kvar plej grandaj nur Wuppertal pli grandas ol Solingen, sekvas Remscheid kaj Bergisch Gladbach.
Unuafoje la urbo skribe menciiĝis dum la jaro 1067. Dum la mezepoko Solingen estas la centro pro produktado de metalaj iloj, kaj tiel restis. Tranĉiloj ĉiam estis multe produktataj, dum la mezepoko kompreneble fariĝis pli da glavoj, aliflanke dum la pasintaj jarcentoj aldoniĝis multaj tondiloj. La klingoj de tiuj metalaj iloj el Solingen estas renomaj pro sia akreco, dum la 11-a jarcento samkiel nun. Dum la mezepokaj jarcentoj, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso, kaj estis inter ties plej sudaj urboj.
Famuloj
- en negativa senco Adolf Eichmann, militkrimulo kaj unu el ĉefaj organizantoj de holokaŭsto
- en pozitiva senco Christoph Kramer, futbalisto, membro de la germana nacia teamo de futbalo venkinta la Futbalan Mondpokalon 2014
- Arthur Moeller van den Bruck, kulturhistoriisto
- Pina Bausch, dancistino kaj koreografo
Partneraj urboj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|