Solilokvento estas kantisto, kiu elpaŝas per sia parolkantado kiel rakontanta unuopulo. Sian soloon li plejparte prezentas sen akompano far muzikinstrumentoj. Kiel voĉregistroj kutime estas antaŭvidataj soprano, aldo, tenoro aŭ baso.
Deveno de la vorto
La nocio solilokvento deduktiĝas de du latinaj vortoj: de solus, esperanto: sola aŭ nur, kaj loqui, paroli. Solilokventoj do estas sole parolantoj.
Agadokampoj
Solilokventoj ofte prezentas pasionon aŭ kristnask-historiojn, kie ili redonas la tekstojn de la partoprenantaj personoj.[1]. Kutime la interpretantoj de la evangeliisto kaj de Jesuo ne estas rigardataj solilokventoj.[2] Pro tio enkutimiĝis ankaŭ la latina nocio „alienae personae“ (latina por: la aliaj personoj), por konturi ĉi tiun dislimigon.
La tradicio de solilokventoj ekestis en la sakrala muziko dumtempe de Martin Luther, kie ekestis germanlingvaj pasionkomponaĵoj, kiuj orientiĝis je katolikaj modeloj en latina lingvo, ekzemple de Johann Walter aŭ Antonius Scandellus.[3] Pli malfruaj ekzemploj estas la Mateo-, la Johano- kaj la Luko-pasionoj de Heinrich Schütz.[4]
La rektan paroladon de grupoj, ekzemple la disĉiploj de Jesuo aŭ de la militistoj, ofte ne reprezentas solilokventoj, sed tiel nomataj Turba-ĥoroj (latina lingvo: turba = "aro", "homamaso"). En tre malgrandaj ensembloj krom la roloj de la evangeliisto kaj de Jesuo ĉiuj aliaj roloj de la solilokventoj kaj de la turba povas esti transprenata de ununura, tria kantisto.
Referencoj
- ↑ Emil Platen, Die Matthäuspassion von Johann Sebastian Bach, Kassel 1991, S. 234
- ↑ Musiklexikon "Soliloquenten" unter www.tonarchiv.net
- ↑ "Die Kirche zur Zeit Martin Luthers", Brockhaus online Enzyklopädie 2005 bis 2010
- ↑ Hans Joachim Moser: in "Kleine deutsche Musikgeschichte", Seite 128