Ĉi tiu artikolo temas pri operaciumo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Solaris.
Solaris | |
---|---|
| |
Lasta stabila versio | 11.4 SRU66 |
Programlingvo | C (programlingvo), C++ (programlingvo) |
Programtipo | operaciumo de Unikso |
Permesilo | nelibera permesilo |
Retejo | www.oracle.com/solaris |
Solaris estas operaciumo de Unikso origine disvolvita de Sun Microsystems. Ĝi anstataŭis la pli fruan SunOS de la kompanio en 1993. En 2010, post la akiro de Sun fare de Oracle, ĝi estis renomita Oracle Solaris.
Solaris estas konata pro sia skalebleco kaj pro originado de multaj novigaj ecoj kiel DTrace, ZFS kaj Time Slider. Solaris subtenas x86-64 labor-staciojn kaj servilojn de Oracle kaj aliaj vendistoj.
Historie, Solaris estis disvolvita kiel propra programaro. En junio 2005, Sun Microsystems liberigis la plej grandan parton de la kodkazo sub la permesilo CDDL, kaj fondis la malfermkodan projekton OpenSolaris.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.