Biologia klasado | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
Solanum L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Solanum (en Esperanto Solano) estas granda kaj diversa genro de florplantoj, kiu enhavas, inter aliaj, du manĝoproduktojn de tre granda ekonomia gravo, nome la terpomon kaj la tomaton, krom alian ne tiom disvastigatan, la melongenon. Ĝi enhavas ankaŭ multenombrajn plantojn, kiuj estas kultivataj por ornamfloroj kaj fruktoj. Totale la genro enhavas ĉirkaŭ 1,500-2,000 speciojn.
Manĝospecioj
Estas gravaj specioj por la homa nutrado kiaj estas la jenaj:
- Tomato, S. lycopersicum
- Terpomo, S. tuberosum
- Melongeno, S. melongena
- Afrika melongeno, S. macrocarpon
- Etiopia solano S. aethiopicum
Aliaj specioj
- Dolĉamaro Solanum dulcamara
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.