Ŝtato Sokoto | ||||
---|---|---|---|---|
subŝtato | ||||
ŝtato de Niĝerio [+] | ||||
Lando | Niĝerio | |||
Koordinatoj | 13° N, 5° O (mapo)13.0833333333335.25Koordinatoj: 13° N, 5° O (mapo) | |||
Ĉefurbo | Sokoto | |||
- koordinatoj | 13° N, 5° O (mapo)13.0833333333335.25Koordinatoj: 13° N, 5° O (mapo) [+] | |||
Areo | 25 973 km² (2 597 300 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 4 998 090 [+] (2016) | |||
Horzono | UTC+01:00 [+] | |||
ISO 3166-2 | NG-SO | |||
|
||||
Ŝtato Sokoto | ||||
Vikimedia Komunejo: Sokoto State [+] | ||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||
Ŝtato Sokoto aŭ en la angla plenforme Sokoto State - en Esperanto eble Sokoto-Ŝtato - estas unu el la 36 ŝtatoj respektive fakte subŝtatoj de Niĝerio. Ĝi situas en la nordokcidenta parto de la lando. La nomo "Sokoto" estas sama kiel tiu de la urbo Sokoto, de samnoma rivero Sokoto kaj de la iama Kaliflando Sokoto de la 19-a jarcento, fakte angligita adapto de la vorto Sakkwato de araba deveno, rilata al suko, bazaro, merkato.
Regionaj riĉaĵoj estas agrikulturo, turismo kaj minado.
La ĉefurbo kaj registara sidejo estas Sokoto. Binji estas granda komerca kaj industria urbo. Limoj estas norde Niĝero, okcidente Kebbi Ŝtato, oriente, sudoriente kaj sude estas Zamfara Ŝtato.
La indiĝena etna grupo hegemonia en la subŝtato Sokoto estas la haŭsoj.[1] Hegemonia religio estas islamo. Fakte la religiaj estroj de la kaliflando estas ankaŭ de la tuta Niĝerio. Majoritato estas el sunaismo, sed estas ankaŭ el ŝijaismo, kaj foje okazas inter ili konfliktaj problemoj.
La subŝtato Sokoto estas en la seka Sahelo, ĉirkaŭaj de sablaj savanoj kaj izolataj montetoj.
Referencoj
Literaturo
- Nigeria [map]. Collins Bartholomew Ltd. 2005. Eldonejo Spectrum books Ltd.
Eksteraj ligiloj
- www.sokotostate.gov.ng oficiala retejo Arkivigite je 2008-04-11 per la retarkivo Wayback Machine
- MSN Map Arkivigite je 2011-04-24 per la retarkivo Wayback Machine