Sojlakto | |||
---|---|---|---|
Aliaj nomoj | Soja lakto • Sojtrinkaĵo | ||
Origino | Ĉinio | ||
Sojlakto (ĉine 豆漿 [dòujiāng] "soja buljono"; aŭ ĉine 豆奶 [dòunǎi] "soja lakto") aŭ soja lakto estas planta trinkaĵo nur laŭaspekte simila al bovina lakto. Ĝi estas farita per sorbigado kaj muelado de sojfaboj, poste boligitaj kaj filtritaj. La restanta miksaĵo estas emulsio de oleo, akvo kaj proteinoj.
Devenante el Ĉinio, ĝi origine estis nur interproduktaĵo por tofuo, kaj dum la 20-a jarcento ĝi fariĝis vulgara trinkaĵo en Eŭropo kaj Nordameriko.
En Tajvano oni trinkas ĝin ankaŭ varma.
Produktantoj de bovina k.a. lakto oponas la uzon de la vorto lakto por ĉi tiu trinkaĵo kaj proponas, ke oni nomu ĝin simple sojtrinkaĵo.[1][2]
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ BBC (14-a de junio 2017). EU court bans dairy-style names for soya and tofu (angle).
- ↑ DairyBusiness News Team DP. Soy “milk” may need to find alternative name (angle).
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.