La sogda lingvo estas inter la iranaj lingvoj de la antikva epoko. Ĝi estis, kiel montras ĝia nomo, lingvo de la lando konita dum antikveco, ekde la jaro 500, eble 1000 antaŭ nia erao, kiel Sogdio, kies ĉefurbo estis Afrasiab aŭ Marakanda, nuntempe Samarkando. Nun tiu regiono estas plejparte en Uzbekio. La ĝis nun konserviĝintaj skribitaj dokumentoj en la sogda lingvo estis skribitaj en la 8-a jarcento p. K. Tiam Sogdio estis potenca reĝlando, kaj la sogda lingvo estis siaspeca lingvafrankao sur la Silka Vojo.
Poste tiu lingvo malaperis, forpuŝita de la persa kaj la tjurkaj lingvoj. Restintaj parolantoj de multe evoluiĝinta sogda lingvo ankoraŭ vivas en Taĝikio — la lingvo de ili parolata estas konata kiel jagnoba, aŭ nov-sogda.
Eksteraj ligiloj
- plena gramatiko de la sogda lingvo (angle) Arkivigite je 2006-09-07 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.