Ĉi tiu artikolo temas pri ĉefurbo de Bulgario. Por samnoma provinco rigardu la paĝon Provinco Sofio. Por alparola nomo "Sofio" ("Sofia", "Sophia", "Zofia", ...) legu la artikolon Sofio (nomo). |
Sofio (Triadica) | |||
bulgare София | |||
urbo | |||
[[Dosiero:|300px]]
[[Dosiero:|300px]]
| |||
|
|||
Oficiala nomo: София | |||
Lando | Bulgario | ||
---|---|---|---|
Duoninsulo | Balkano | ||
Provinco | Sofia provinco | ||
Historiaj regionoj | 6
| ||
Montaro | Vitoŝa | ||
Bulevardo | Bulevardo de Caro Liberiginto | ||
- ponto | Ponto de Agloj | ||
Memorindaĵoj | 5
| ||
Maŭzoleo | Maŭzoleo de Georgi Dimitrov | ||
Rivero | Iskăr | ||
Situo | Sofio | ||
- alteco | 550 m s. m. | ||
- koordinatoj | 42° 41′ 50″ N 23° 19′ 00″ O / 42.69722 °N, 23.31667 °O (mapo) | ||
Areo | 1 311,0 km² (131 100 ha) | ||
Loĝantaro | 1 402 417 (2010) | ||
Denseco | 1 069,73 loĝ./km² | ||
Parkoj | Borisova gradina, Urba Ĝardeno | ||
Fondo | 29 a.K. Ulpia Serdica | ||
- konkero de Krum | 809 Sredec | ||
Urbestro | Vassil Terziev
(ekde 13-a de novembro 2023) | ||
Horzono | OET (UTC+2) | ||
- somera tempo | OEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | 1000 | ||
Tel. antaŭkodo | +359 2 | ||
Aŭtokodoj | С, СА (А, ААВ, АВС) | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |||
Nomo | Bojana preĝejo | ||
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | ||
Jaro | 1979 (#3) | ||
Numero | 42 | ||
Regiono | Eŭropo | ||
Kriterioj | ii, iii | ||
Situo enkadre de Eŭropo
| |||
Situo de la urbo enkadre de Bulgario
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Sofia | |||
Retpaĝo: www.sofia.bg | |||
Sofio (bulgare София [sofija]) estas ĉefurbo kaj plej granda urbo de Bulgario. Ĝi krome estas administra centro de la du provincoj (oblastoj) Sofio-urbo kaj Sofia provinco.
Geografio
Sofio situas sub monto Vitoŝa.
La "ĉefurba komunumo" (obŝtina) dividiĝas al 24 kvartaloj; ĝi konsistas krom el Sofio el tri pliaj urboj, Bankja, Buĥovo kaj Novi Iskur.
Nomo
La nomo de la urbo estas de greka origino kaj signifas "saĝo". La urbo ricevis tiun nomon en la 14-a jarcento laŭ la kirko "Sv. Sofija". Antaŭe ĝi estis nomata "Triadica", pli frue "Sredec".
Historio
Sofio estis loĝata jam antaŭ Kristo 8 jarcentojn. Baldaŭe la loko nomiĝis Serdica. Dum la romianoj la urbo estis administra centro, kiun la hunoj detruis. En 809 bulgaroj alvenis. Inter 1382-1878 daŭris la turka dominado. Poste la urbo iĝis ĉefurbo. Dum la socialismo multe da betonaj loĝdomoj konstruiĝis.
Vidindaĵoj
- Katedralo de Aleksandro Nevski estime al Aleksandr Nevskij kaj al 200.000 rusaj falintoj pro liberigo de Bulgario el la Otomana Imperio.
- moskeo
- nacia teatro de 1907
- kultura palaco de 1981
- preĝejo omaĝe al Sankta Georgo
- parlamentejo
- rusa preĝejo
- skulptaĵo pri Sankta Sofia
- operdomo
- Nacia biblioteko “Sanktaj Cirilo kaj Metodo” de Bulgario
Servoj
Trafiko
Sofio havas internacian flughavenon kaj stacidomon. En la urbo metroo, tramoj, troleoj kaj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Partneraj urboj
Sofio havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:
- Ĉikago (Usono)
- Prago (Ĉeĥio)
- Kievo (Ukrainio)
- Berlino (Germanio)
- Ankaro, Turkio
- Ateno, Grekio
- Bruselo, Belgio
- Budapeŝto, Hungario
- Bukareŝto, Rumanio
- Bursa, Turkio
- Helsinko, Finnlando
- Londono, Britio
- Madrido, Hispanio
- Milano, Italio
- Maras, Turkio
- Parizo, Francio
- Pittsburgh, Usono
- Skopjo, Nord-Makedonio
- Sankt-Peterburgo, Rusio
- Tel Aviv, Israelo
- Tirano, Albanio
- Varsovio, Pollando
Krome la urbodistrikto Oboriŝte aparte havas partnerajn rilatojn kun
- la urbodistrikto Friedrichshain-Kreuzberg de Berlino en Germanio
Sporto
En Sofio aktivas interalie la futbalkluboj CSKA Sofija, Levski Sofija kaj Slavija Sofija.
Esperanto en Sofio
- En Sofio okazis la 48-a Universala Kongreso de Esperanto en 1963.
Sofiaj Esperantistoj
Famuloj
En Sofio naskiĝis:
- politikisto Klára Dobrev.
Bildaro
- Sveti Nikolaj Ĉudotvorec
- Vitoŝa (2290 m) super Sofio
- TZUM departemento
Koantaj sofianoj
- Beloslava Borislavova Jonova, pop-kantistino (1974-)
- Elisaveta Bagrjana, verkistino (1893-1991)
Eksteraj ligiloj
|