Sofi Marinova
en 2012
en 2012
Bazaj informoj
Naskonomo Sofija Marinova Kamenova
Naskiĝo 5-an de decembro 1975 (1975-12-05) (48-jaraĝa)
en Sofio
Ĝenroj chalga folkloro
Profesio soloa kantisto, kantaŭtoro
Aktivaj jaroj 1992 ĝis nun
Retejo sofi-marinova.com

Sofija Marinova Kamenova, alinome Sofi Marinova (bulgare Софи Маринова, [soˈfi maˈrinova], naskiĝis la  5-an de decembro 1975, do nun 48-jara) estas bulgara pop-folklormuzika kaj etno-popmuzika kantistino de cigana deveno. Ŝi estas inter la plej popularaj kantistinoj en Bulgario kaj kovras voĉan gamon de kvin oktavoj. La artistino reprezentis Bulgarion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo. Ŝi gajnis multoblajn muzikajn premiojn kaj konkursojn. Оfte nomata "la 'romani' (cigana) perlo" kaj "la 'romani' (cigana) najtingalo", ŝi estas komparata kun alia bulgara popmuzika kantisto, Lili Ivanova.

La 28an de marto, kiel parto de la antaŭcelebradoj por la Internacia Romani Tago, Sofi Marinova kantis Romani kantoj kaj ŝia Eurosong kanto "Love Unlimited" antaŭ membroj de la Eŭropa Parlamento (MEPoj) kaj oficialaj gastoj en la konstruaĵo de la eŭropa parlamento en Bruselo. Ŝi estis invitita tie de la MEPoj de Bulgario.

"Kanto havas neniujn landlimojn, lingvo kaj koloro"

La kanto "Love Unlimited" estis verkita de Yassen Kotsev kaj Krum Georgiev. Ĝia kantoteksto rakontas pri la transcenda kaj ĉio-ĉirkaŭbraka potenco de la amo ("Kanto havas neniujn landlimojn, lingvo kaj koloro").) La kanto estas en la bulgara sed enhavas la frazon "mi amas vin" en la turka, greka, hispana, serbo-kroata, franca, cigana (romani), angla, azerbajĝana kaj itala. Sofi Marinova ankaŭ jam kantis en la rusa lingvo.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.