SEO/BirdLife
non-governmental organization for development scienca societo
Komenco 15-a de majo 1954 vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Hispanio
Agareo

ornitologio

Retejo Oficiala retejo
Jura formo asociación de utilidad pública

La Sociedad Española de Ornitología, SEO/BirdLife) (Hispana Societo de Ornitologio) estas la ĉefa birdokonserva organizo de Hispanio (NRO). Ĝi estis fondita en 1954 kaj havas 8,000 membrojn kaj 50 dungitojn. Ĝi estas la reprezentanto de Hispanio en la partnereco de BirdLife International.[1]

SEO plenumis kampanjojn por atingi, ke la centra registaro deklaris ĉiujn areojn kun kategorio de Grava birda areo al la statuso de Protektita birda areo (ZEPA). Ĝi ankaŭ kolektas birdinformaron kaj ĵus publikis la Atlaso de Reproduktantaj Birdoj de Hispanio, kiu kovras la tutan landon kaj ĉiujn reproduktantajn speciojn registritajn. Al tiu verko oni dediĉis kvar jarojn de laboro.[2]

Ĝi censis la Ansergrifon, kampanjis kontraŭ kontraŭleĝa venenado de rabobirdoj kaj aliaj predantoj, kaj laboris por eltenebla agrikulturo ĉefe en la Delto de Ebro.[1]

Ekde 1998, SEO/BirdLife partoprenis ankaŭ en internaciaj programoj en Nordafriko kaj Latinameriko. La ĉefa intereskampo ĉe 2008 estis Maroko, kie oni partoprenis en diversaj projektoj, ĉefe ĉe humidejoj.[1] Ĝi estas implicata en monitorado (unuopa kontrolado) de la draste endanĝerita Norda kalvibiso en sia maroka hejmokerno de la Nacia Parko Souss-Massa.[3]

Referencoj

  1. 1 2 3 Spain. National organisations. BirdLife International. Alirita 29a Novembro 2008.
  2. Sociedad Espanola de Ornitologia. Konsultita la 26an de novembro 2008
  3. (June 2007) “Un programme de conservation pour l'ibis chauve (Geronticus eremita) au Maroc”, Ostrich - Journal of African Ornithology 78 (2), p. 155–157. doi:10.2989/OSTRICH.2007.78.2.8.88.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.