.svg.png.webp)
Sobrarbe estas komarko de la nordo de la Provinco Ŭesko, en nordo de la regiono Aragono, en Hispanio. Ĝia administracia ĉefurbo estas Boltaña (aragone Boltanya) dum la ĉefurbo por ekonomia disvolvigo estas Aínsa (aragone L'Aínsa).
La ekonomio estas bazita, ĉefe, iam sur agrikulturo kaj brutobredado kaj nun sur turismo. Ĉefaj altiraĵoj estas la montaraj pejzaĝoj de Pireneoj, piedirado, montogrimpado, natura observado ktp.
Municipoj
Ĝi enhavas jenajn 19 municipojn:

Geografio

Ĝi limas okcidente kun Alto Gállego, oriente kun Ribagorza kaj sude kun Somontano de Barbastro. Ĝi estas inter Ĉepireneo kaj Pireneoj. Ĝi enhavas grandajn arbarojn de miloj da hektaroj. Pro sia aparteco kaj la ĝenerala alurba migrado la komarko perdis grandan parton de la loĝantaro laŭlonge de la 20-a jarcento, nome el pli ol 22 000 loĝantoj komence de la jarcento ĝis malpli ol 7 000 loĝantoj fine de la jarcento; poste iom oni rekuperiĝis ĝis super la limo de la 7 000 loĝantoj ĉefe pro la montara turismo.
Parto de ĝia teritorio estas okupata de la Natura Parko Sierra kaj Cañones de Guara kaj la Natura Monumento de la Pireneaj Glaĉeroj kaj la Nacia Parko Ordesa y Monte Perdido estas tute ene de la komarko.
La komarko kiel institucio
La leĝo de la komarkokreo estas la leĝo 5/2003 de la 26-a de februaro 2003.[1] La komarko konstituiĝis en la 26-a de aprilo 2003.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Ley de creación de la comarca de Sobrarbe. Arkivita el la originalo je 2023-03-19. Alirita 2023-03-16.
Eksteraj ligiloj
- oficiala mapo en pdf
- Komarko Sobrarbe, en comarcaacomarca.com
- Komarkigo de Aragono, Sobrarbe
- Turismo de Sobrarbe
- Informo aktuala pri la komarko Arkivigite je 2020-10-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Geologia Heredo de Sobrarbe
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sobrarbe en la hispana Vikipedio.