Soazza | |
---|---|
![]() Blazono de Soazza | |
![]() Soazza | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Moësa |
Komunumaro | Mesoko |
Koordinatoj | 46° 21′ 58″ N 9° 13′ 30″ O / 46.36611 °N, 9.22500 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 21′ 58″ N 9° 13′ 30″ O / 46.36611 °N, 9.22500 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 361 |
Areo | 46,42 km² |
Alteco | 620 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6562 |
Komunumkodo | 3823 |
![]() Mapo de Soazza |
Pri la komunumo
Soazza (prononcu: soaca; malnova germanlingva nomo: Sowaz) estas komunumo de la komunumaro Mesoko kaj la distrikto Moësa en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 361 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Soazza situas en la Valo de Mesoko ĉe la bordo de la rivero Moësa sude de la montpasejo San Bernardino. La ĉefvilaĝo Soazza siutas okcidente de la rivero. Oriente de la rivero situas la vilaĝeto Druna, kiu ankaŭ formas parton de la komunumo.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Soazza limas en nordo al Mesoko, en nordoriento al San Giacomo Filippo (Italio), en sudoriento al Menarola (Italio), en sudo al Lostallo, en sudokcidento al Cauco, kaj en okcidento al Rossa.
Trafiko
San-Bernardino-Pasejo estas grava nord-sud-konekto de Svislando, tra kiu kondukas per tunelo la svisa aŭtovojo A13 kaj super la pasejkulmino la kantona ĉefvojo n-ro 13, kiuj ambaŭ pasas tra Lostallo. Ĝis 1972 tra la Soazza pasis ankaŭ la fervojlinio al Belinzono al Mesoko. Nun la konekto al la publikatransportreto funkcias per poŝtaŭtolinio de Disentis trans San-Bernardino-Pasejo al Biasca.
Lingvoj
La ĉefa lingvo de Lostallo estas la itala.
Historio
La unua dokumenta mencio de Soazza datiĝas el la jaro 1203 kiel Soaza. En la jaro 1480 Soazzo kune kun Mesoko aliĝis propravole al la Griza Federacio. Ĝis la administracia reformo de Kantono Grizono de 1851 Soazza formis parto de la Supera Tribunalo Mesoko apartenante al ties meza flago. En la jaro 1851 la Supera Tribunalo Mesoko estis transformita al la komunumaro Mesoko kaj Soazza fariĝis unu de ties politiaj komunumoj en la distrikto Moësa en Kantono Grizono. [1]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Soazza
- Soazza en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Soazza – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
[[Kategorio:{{{1}}} (komunumaro)]]