Snuftabako estas pulvorigita kaj aroma tabako destinita por snufi.

La unua manufakturo por snuftabako estiĝis en la sudo de Hispanio, en la urbo Sevilo jam dum la 16-a jarcento. Ĝuste de tie la snuftabako komencis sian venkan disvastigon tra Eŭropo. Komence de sia populariĝo, snuftabako estis privilegio de kortegoj de eŭropaj regantoj kaj ĝi disvastiĝis nur tiam, kiam tiu ĉi kutimo konsiderata kiel lukso komencis similigi burĝajn tavolojn. Hodiaŭ la snuftabako estas akceptata de ĉiuj sociaj tavoloj.

Ekde la granda populariĝo de la cigaredo, la tabaksnufado fariĝis pli-malpli malofta en Eŭropo kaj Ameriko. Populara kulturero ĝi estas ankoraŭ en Mongolujo.

Vidu ankaŭ


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.