Smirgo estas nigra aŭ malhel-griza ŝtono kompona el fajnaj kristaloj de korundo kaj spinelo miksitaj kun magnetito aŭ hematito.
Oni elfosas ĝin precipe en Turkio, en la regiono de Izmiro (kies greka nomo estis Smyrna) kaj en Grekio en insuloj Cikladoj (ĉefe Naksoso).
Uzo
Tiu ŝtono estis uzata de jam dum antikva tempo kiel muelŝtono, kaj, pulvorigita, kiel abraziilo: la korundo havas durecon de 9 sur la Mohs-skalo.
Gluata sur paperon aŭ tolon, ĝia pli-malpli fajna pulvoro donas la smirgan paperon aŭ la smirgan tolon
La smirga pulvoro miksita kun oleo aŭ akvo faras paston uzata por fari netralasivajn ŝtopilojn el vitro.
- Oni metas tavoleton da tiu pasto sur vitran konusforman stopilon, kiun oni frote turnigas en la faŭko de la flakono. La smirga pasto abrazias kaj la internon de la faŭko kaj la ŝtopilon, tielmaniere ke la ŝtopilo alĝustigas al la flakono.
Nuntempe, la smirgo perdis iom de sia graveco, pro la apero de novaj tipoj de abraziiloj (karbido de silicio aŭ de volframo)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.