Slovenio en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Olimpika historio | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 | ||||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022 | ||||||||||||
Slovenaj sportistoj unue en 1912 en Stokholmo partoprenis olimpikon kadre de la teamo de la Aŭstra Imperio: tie, la skermisto Rudolf Cvetko atingis arĝentan medalon kadre de la sabra teamo. Ekde 1920 kaj 1988 ili apartenis al la teamoj de Jugoslavio. Ekde la jaro 1992 oficiala slovena teamo partoprenas la vintrajn kaj somerajn olimpikojn, kaj ne maltrafis eventon ekde tiam.
La Slovena Olimpika Komitato kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1991 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1992.
Someraj Olimpikoj
1992
En la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono partoprenis 35 slovenaj sportistoj.
- La teamo atingis 2 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 52-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
1996
En la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 37 slovenaj sportistoj.
- La teamo atingis 2 arĝentajn medalojn. Fine ĝi havis la 55-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
2000
En la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 74 slovenaj sportistoj.
- La teamo atingis 2 orajn medalojn. Fine ĝi havis la 36-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
2004
En la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 79 slovenaj sportistoj.
- La teamo atingis arĝentan kaj 3 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 63-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
2008
En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 62 slovenaj sportistoj.
- La teamo atingis oran, 2 arĝentajn kaj 2 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 39-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
2012
En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 65 slovenaj sportistoj.
- La teamo atingis oran, arĝentan kaj 2 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 42-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
2016
En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 63 slovenaj sportistoj.
- La teamo atingis oran, 2 arĝentajn kaj 1 bronzan medalojn. Fine ĝi havis la 45-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
2020
En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 53 slovenaj sportistoj.
- La teamo atingis 3 orajn, arĝentan kaj bronzan medalojn. Fine ĝi havis la 31-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Vintraj Olimpikoj
1992
En la Vintra Olimpiko 1992 en Albertville partoprenis 27 slovenaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.
1994
En la Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer partoprenis 22 slovenaj sportistoj.
- La teamo atingis 3 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 20-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
1998
En la Vintra Olimpiko 1998 en Nagano partoprenis 34 slovenaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.
2002
En la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo partoprenis 40 slovenaj sportistoj.
- La teamo atingis bronzan medalojn. Tio sufiĉis por atingi la 23-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
2006
En la Vintra Olimpiko 2006 en Torino partoprenis 37 slovenaj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.
2010
En la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero partoprenis 47 slovenaj sportistoj.
- La teamo atingis 2 arĝentajn kaj bronzan medalojn. Fine ĝi havis la 21-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
2014
En la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio partoprenis 66 slovenaj sportistoj.
- La teamo atingis 2 orajn, 2 arĝentajn kaj 4 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 16-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
2018
En la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango partoprenis 71 slovenaj sportistoj.
- La teamo atingis arĝentan kaj bronzan medalojn. Fine ĝi havis la 24-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
2022
En la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino partoprenis 42 slovenaj sportistoj.
- La teamo atingis 2 orajn, 3 arĝentajn kaj 2 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 15-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Eksteraj ligiloj
- oficiala retejo (slovene kaj angle)
- paĝo en la retejo de Internacia Olimpika Komitato (angle kaj france)