Slovakia Esperanta Federacio | |
---|---|
Slovenská esperantská federácia | |
Lando | Slovakio |
Tipo | landa Esperanto-asocio |
Fondiĝo | majo 1997 |
Fondiĝloko | Pribylina, Slovakio |
Interretejo | skef.esperanto.sk |
Slovakia Esperanta Federacio (mallongigo SKEF, oficiale SKEF - Slovenská esperantská federácia) estas Esperanta civitana unuiĝo en Slovakio, kiu estas agnoskita kiel landa asocio de Universala Esperanto-Asocio por Slovakio. Organo de SKEF estas la gazeto Esperantisto Slovaka.
Agadoj
SKEF havas Esperantan arkivon en vilaĝo Plevník-Drienové. En ĝi troviĝas postlasaĵo post slovakaj esperantistoj Arnošt Váňa, Milan Zvara, Vladimír Němec, Eduard Vladimír Tvarožek, Martin Benka kaj aliaj. En la arkivo estas pli ol 2 000 libroj kaj esperantaĵoj. Pri arkivo zorgas Ľubomír Fajth.
Funkciuloj
Estraro[1]:
- Prezidanto: Peter Baláž
- Kasisto: Zuzana Pichnarčíková
- Stanislav Košecký
- Pavol Petrík
Revizia komisiono[1]:
- Reviziisto: Magdaléna Feifičová
Historio
La fonda kongreso de SKEF okazis en Majo de 1997 en la urbo Pribylina, Slovakio.
Referencoj
- 1 2 SKEF: Funkciuloj Arkivigite je 2017-04-09 per la retarkivo Wayback Machine slovake
Vidu ankaŭ
- Slovakia Esperanta Junularo (SKEJ)
Eksteraj ligiloj
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.