Slovake.eu | |
---|---|
retejo | |
Priskribo | Plurlingvara retejo por lerni la slovakan lingvon |
Retadreso | http://slovake.eu/eo/ |
Lingvo(j) | Germana, Angla, Franca, Litova, Pola, Slovaka, Esperanto |
Posedanto | E@I |
Registriĝo | libervola |
Fondiĝo | 13-a de marto 2011 |
Stato | aktiva |
Slovake.eu (ankaŭ konata sub la projektonomo Slovak Online) estas TTT-paĝo, kiu ofertas senpagan interretan kurson de slovaka lingvo per metodo E-lernado. Ofertitaj lingvaj kursoj de diversaj niveloj (A1 kaj A2 de komuna eŭropa referenckadro estas dividitaj en laŭtemajn ĉapitrojn kaj enhavas ankaŭ son- kaj videoregistraĵojn. La paĝaro ofertas krom tio gramatikon kaj ortografion de slovaka lingvo, vortaron, lingvajn ludojn, bazajn informojn kaj interesaĵojn pri Slovakio kaj slovaka lingvo, bibliotekon kaj eblecon komuniki kun aliaj uzantoj per tekstaj mesaĝoj.
La paĝaro estas celita al eksterlandanoj, kiuj vivas en Slovakio, partneroj en miksa edzeco, loĝantoj en limregionoj, Slovakoj, kiuj vivas en eksterlando, slovakistoj, slavistikistoj, enmigrintoj, studantoj kaj turistoj. Nuntempe la paĝaro havas 7 lingvajn versiojn: ĉeĥan, germanan, anglan, esperantan, franca, litovan, polan kaj slovakan.
Tiu ĉi unika projekto kreita laŭ spertoj kun administrado de paĝaro lernu! estas subtenata de Eŭropa Komisiono en la kadro de programo KA2 — lingvo, programo de Tutviva Lernado. Realiganto de projekto estas E@I, partneroj estas Lingvistika instituto de Ľudovít Štúr de Slovaka scienca akademio (Slovakio), Studio Gaus (Germanio), Universitato en Vilno (Litovio), Akademio de komputila scienco, manaĝerado kaj administrado en Varsovio (Pollando) kaj Slovaka centro en Londono (Britio).
Literaturo
Aperis kelkaj raportoj pri la paĝaro:
- Enrete estas unua interreta kurso de slovaka lingvo (slovake)
- Raporto de slovaka televido - vidu sekcion Bloky reportáže kaj trovu Slovenčina ide do sveta (slovake)
- Raporto de Markíza Arkivigite je 2011-04-30 per la retarkivo Wayback Machine - vidu en listo de raportoj sub la video raporton #25 - Online kurz slovenčiny (slovake)