Slovenské stredohorie | ||
---|---|---|
Slovaka mezmontaro. | ||
montara sistemo • geomorfologioa regiono | ||
La plej alta punkto | Poľana (1 458 m) | |
Supra tutaĵo | Enaj Okcidentaj Karpatoj | |
Subaj tutaĵoj | Kremnické vrchy Montaro de Štiavnica Vtáčnik Pohronský Inovec Poľana Ostrôžky Javorie Krupinská planina Zvolenská kotlina Pliešovská kotlina Žiarska kotlina | |
Kontinento | Eŭropo | |
Situo | Slovakio | |
Geografia situo | 48° 30′ N, 19° 0′ O (mapo)48.519Koordinatoj: 48° 30′ N, 19° 0′ O (mapo) | |
Mineraloj | tofo tofito riolito aliaj vulkanitoj | |
Akvejo | Nitra Hron Ipeľ Turiec | |
Slovaka mezmontaro (slovake Slovenské stredohorie) estas geomorfologia teritorio (sk:oblasť), kiu situas en la centra Slovakio. Ĝi apartenas al subprovinco Enaj Okcidentaj Karpatoj – (slovake Vnútorné Západné Karpaty), provinco Okcidentaj Karpatoj – (slovake Západné Karpaty), kiuj estas subparto de Karpatoj.
Deveno
La teritorio havas vulkanan devenon, kaj formiĝis antaŭ 20–30 milionoj da jaroj dum terciaro.
Loko
La areo de la teritorio estas proksimume 100 km x 60 km kaj kovras (tute aŭ parte) la teritorion de jenaj distriktoj: Brezno – Banská Bystrica – Turčianske Teplice – Prievidza – Partizánske – Zlaté Moravce – Levice – Krupina – Veľký Krtíš – Zvolen – Detva – Žiar nad Hronom . La plej alta montaro sur ĉi-teritorio estas Poľana kun montpinto Poľana (1458 m s. m.).
La teritorio estas limigita proksimume per linio inter jenaj urboj kaj vilaĝoj: Brezno – Banská Bystrica – Turčianske Teplice – Prievidza – Partizánske – Topoľčianky – Zlaté Moravce – Tlmače – Pukanec – Dudince – Modrý Kameň – Lučenec – Lovinobaňa – Kriváň – Hriňová.
Partoj
La teritorio konzistas el jenaj geomorfologiaj unuoj:
- Vtáčnik – Vtáčnik (1345,8 m s. m.)
- Pohronský Inovec – Veľký Inovec
- Štiavnické vrchy – Sitno (1009,2 m s. m.)
- Kremnické vrchy – Fľochová (1316,9 m s. m.)
- Poľana – Poľana (1458 m s.m.)
- Ostrôžky – Veľká Ostrôžka
- Javorie – Javorie, alinomoj de pinto – Lažtek, Javorija (1043,2 m s. m.)
- Krupinská planina – Kopaný závoz
Val-kaldronoj: