Slava Bazaro | ||
---|---|---|
muzikfestivalo | ||
Komenco | 1992 vd | |
Lando(j) | Belorusio vd | |
Situo | Vicebsko | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Internacia Arta Festivalo Slava Bazaro en Vicebsko (beloruse Міжнародны фестываль мастацтваў «Славянскі базар у Віцебску», ukraine Міжнародний фестиваль мистецтв «Слов'янський базар у Вітебську», ruse Международный фестиваль искусств «Славянский базар в Витебске», pole Międzynarodowy Festiwal Sztuk «Słowiański Bazar w Witebsku») estas jara muzika festivalo okazanta en Vicebsko, Belorusio sub la aŭspicio de la belorusa registaro ekde 1992. Ĝia ĉefa programo estas dediĉita al slava muziko. La ĉefaj partoprenantoj estas artistoj el Rusio, Belorusio, Ukrainio, landoj de eksa Jugoslavio, Pollando kaj Bulgario kun gastoj el multaj aliaj landoj, kaj slavaj kaj neslavaj.
Post la Dissolvo de Sovetunio la kulturaj ligoj inter la landoj de la eksa orienta bloko rompiĝis. Do aperis ideo organizi kulturan aranĝon por montri la kulturan diversecon de slavaj nacioj. La unua Slava bazaro estis malfermita en 1992. Ĝin organizis la belorusa registaro kun la financa subteno de Rusio kaj Ukrainio. La ĉefa celo de la unua festivalo estis provo konatigi al la belorusa publiko popmuzikajn kaj popolajn tendencojn el aliaj slavaj landoj.
En 1993 la festivalo fariĝis membro de la Federacio Internacia de Organizaĵoj Festivalaj (FIDOF). Kultura diverseco kreskis, ĉar reprezentantoj de pluraj neslavaj landoj esprimis sian intereson partopreni la festivalon. Ekde 1995 la evento akiris novan koncepton kaj ŝanĝis sian nomon al Internacia Arta Festivalo "Slava Bazaro". Kinematografiaj prezentoj kaj popolartaj foiroj fariĝis ripetiĝantaj eventoj en la kalendaro de la festivalo. En 1998 la festivalo fariĝis interŝtata kultura projekto de Belorusio kaj Rusio kaj ricevis aldonon "...en Vicebsko" al la nomo, kiu fiksis la apartenon de la festivalo al la urbo Vicebsko.
Dum la festivalo okazas konkurso por junaj kantistoj. Ĝi havas du stadiojn, ĉiu okazigita en aparta tago. La unuan tagon la konkursantoj prezentu la kanton en nacia lingvo de la lando, kiun la konkursanto reprezentas. Ĉiuj voĉoj estas kantataj vive uzante apogan fonan muzikon. En la dua tago la konkursantoj prezentas la kanton verkitan de komponisto el iu ajn slava lando en iu ajn el la slavaj lingvoj. En tiu tago ĉiuj kanzonoj devas esti kantataj vive kun akompano de la Nacia Koncerta Orkestro de Belorusio.
La fina decido estas farita de la internacia ĵurio kutime konsistanta el 10 homoj, kiuj pej ofte estas iamaj gajnintoj de la konkurso, eksaj konkursantoj aŭ aliaj famuloj. Post la prezentado ĉiu ĵurio donas poentojn de 0 ĝis 10 (kvankam la nulo ĝis nun neniam efektive uziĝis). Fine de la dua tago ĉiuj poentoj estas resumitaj kaj la Grandpremio-gajninto kaj aliaj gajnintoj estas difinitaj.
La festivalo estis la deirpunkto en la karieroj de pluraj kantistoj kiel Ruslana, Toše Proeski, Željko Joksimović, Donatas Montvydas kaj Dimash Kudaibergen.