Slackware
Slackware 15.0 kun KDE


Slackware 15.0 kun KDE

distribuaĵo de GNUo/Linukso operaciumo
Evoluiganto: Patrick Volkerding
Familio: UNIX
Fonta kodo: Malfermita kodo
Lasta versio: 2-a de februaro 2022: 15.0[1]
Kernotipo: Linuks-kerno (4.4); ankaŭ aliaj
Apera dato: 17-a de julio 1993
Licenco: GPL, LGPL, BSDL, MIT
Subteno: Aktiva
Retpaĝo: www.slackware.com
Versioj
1.017-a de julio1993
2.02-a de julio1994
3.030-a de novembro1995
3.13-a de junio1996
3.217-a de februaro1997
3.311-a de junio
3.59-a de junio1998
4.017-a de majo1999
7.025-a de oktobro
7.122-a de junio2000
8.01-a de julio2001
8.118-a de junio2002
9.019-a de marto2003
9.126-a de septembro
10.023-a de junio2004
10.16-a de februaro2005
10.214-a de septembro
11.02-a de oktobro2006
12.01-a de julio2007
12.12-a de majo2008
12.210-a de decembro
13.027-a de aŭgusto2009
13.124-a de majo2010
13.3728-a de aprilo2011
14.028-a de septembro2012
14.17-a de novembro2013
14.230-a de junio2016

Slackware (parolate "slakvaro") estas plej maljuna kaj vivanta Linux-distribuaĵo, kreita de Patrick Volkerding je 17-a de julio 1993. Denaske estas bazita sur Softlanding Linux System.

Slackware celas esti stabila, simpla kaj plej Uniksa Linux-sistemo. Slackware emas ne deponi flikaĵojn (nur se necese) kaj celas ne esti plisaĝa ol uzanto kiel Vindozo. La oficia deponejo de Slackware ne registras dependaĵojn de pakaĵoj. Ankaŭ, Slackware ne deponas grafikan instalilon. Ĉar Slackware estas konservativa kaj simplema distribuo, ĝi ne estas rekomendata al novuloj.

Nomo

Nomo Slackware devenas el vorto slack tradukebla (el angla) kiel pigra, malpena, malvigla. Vidu ankaŭ Church of the SubGenius.

Historio

Unua versio de Slackware estas aperita per Patrick Volkerding je 17-a de julio 1993, bazita sur SLS kaj estis kopio de 3,5" disketo. Ĉiu povis elŝuti ĝin el FTP-servilo.

Je 1999 Slackware traiĝis el versio 4 al 7. Ĉar multaj da aliaj distribuaĵoj havis version 6 kaj pli, Patrick opiniis ke tio estos bona merkatika paŝo por montri al ĉiuj ke Slackware ankaŭ estas progresiva distribuo.

Patrick ekinteresiĝis Linukson post li ekbezonis LISP interpretilon por lerneja projekto. Li trovis CLISP por Linukso kaj elŝutis distribuaĵon SLS. Lia profesoro pri Artefarita intelekto petis montri kiel instali Linukson. Patrick multe flikigis la sistemon.

Patrick ne volis publikigi ĝin, sed estis multe petata fari tion. Sed Patrick ne faris tion, ĉar la sistemo devis esti plibonigata. Post iom da semajnoj li demandis SLS uzantojn per interreto "Ĉu iu volas novan SLS-similan 0.99pl11A sistemon?" kaj ekhavis jesrespondojn. Poste Slackware 1.00 estis alŝutita al FTP servilo de universitato. La servilo falis ĉar estis tre multe da elŝutantoj. Poste Walnut Creek CDROM donis plimulte da spaco por Slackware.

Subtenado de procesoraj arĥitekturoj

Estantece Slackware subtenas kvar da arĥitekturoj: x86 (i486, sed lastaversie i586), x86_64, ARM kaj S/390.En x86 redakcio de Slackware 14.2 duono da pakaĵoj havas prefikson i586.

Por ARM, ĉe oficia paĝo de Slackware ARM vi povas vidi subtenantajn procesorojn kaj versiojn de ARM-a redakcio de Slackware, Estonteca versio 15.0 estos ĉe ARMv7.

Malgraŭ oficia subtenado, praktike S/390 ne estas ĝisdatigata multe da jaroj.[2]

Subtenado de Esperanto

En Slackware 14.2 Esperanto ne estas subtenata oficiale.

En ellaborita versio 15.0 ekdeponiĝis GLibc 2.25 kun subteno de Esperanto, sed ne ĉiuj programoj en oficiala deponejo estas tradukitaj.

Referencoj

Vidu ankaŭ


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.