La skurĝado de Kristo estas epizodo de la vivo de Jesuo kiel raportata de la Evangelioj (Mt 27, 26; MK 15, 15; Lk 23, 16; Jo 19,1).
La skurĝado estas batado aparte sanga, pere de bastonoj, vergoj aŭ kato je naŭ vostoj. Tiu lasta konsistis, laŭ la romia tipologio, el bastono al kiu estis ligitaj diversaj laĉoj finigantaj per metalaj krifoj, plombaĵoj kaj ostaj splitoj kiuj estigis doloregajn ŝiraĵojn kaj ostorompojn al la torturito.
La epizodo
Laŭ la kanonaj evangelioj, Jesuo estis submetita al la torturo de la skurĝado dum la proceso stariĝinta antaŭ la romia prokuroro Poncio Pilato. Laŭ Johano, Pilato skuĝigis Jesuon por kontentigi al la hebreaj altaranguloj lin akuzantoj kaj por kvietigi la ektumulton kiun ili provokis kaj, plue, por kortuŝi la hebrean popolon, kiu, tamen, ne kvietiĝis kaj male daŭrigis grandvoĉe postuli la krucumon de Jesuo,, kiun fine Pilato permesis.
La temo renkontiĝas en la arto ekde la 9-a jarcento, dum estis tute malĉeesta en la bizanca arto kaj malofta en la Ortodoksa Eklezio. Dekomence ĝi aperis en manuskriptoj, precipe en Italio.
Ofte Pilato estas pentrata ĉeestanta la scenon, kaj servisto de lia edzino estas rakontanta pri ŝia mesaĝo.
La atesto de la Mortotuko
Nombraj signoj de la skurĝado videblas en la bildo de la Mortotuko de Torino, kiu laŭ tradicio kaj historiaj konstatoj envolvis la korpon de Jesuo en la entombigo. Tiuj signoj klare montras la spurojn de la terura torturilo. (Vidu: )
Ikonografio
Pentrarto
La skurĝado de Jesuo ĉeestas en diversaj artaj verkoj inter kiuj:
- la Flagellazione di Cristo di Caravaggio (Napoli)
- la Flagellazione di Cristo di Caravaggio (Rouen)
- la Flagellazione di Cristo di Piero della Francesca
Galerio
- Pietro Lorenzetti, Skurgado de Kristo, 1320 ĉirkaŭ, Asizo, Malsupera Baziliko de Sankta Francisko.
- Ugolino di Nerio, Skuĝado, 1324-1325, Berlino, Gemäldegalerie.
- Maestro Francke, Flagellazione di Cristo, 1424 ca, Kunsthalle di Amburgo.
- Maestro dell'Osservanza, Skurĝado de Kristo, 1445 ĉirkaŭ, Romo, Pinacoteca Vaticana.
- Jaume Huguet, 'Skurĝado de Kristo, 1450 ĉirkaŭ, Parzoi, Luvro.
- Carlo Crivelli, Skurĝado de Kristo, 1468, Massa Fermana, Preĝejo de Sankta Silvestro.
- Jan Provoost, Skurĝado, 1510-1515 ĉirkaŭ, Saint Louis, Art Museum.
- Albrecht Dürer, Sluĝado, 1512, Princeton, University Art Museum.
- Bernardino Luini, Skurĝado, 1516, Milano, Preĝejo de San Giorgio al Palazzo.
- Albrecht Altdorfer, Skurĝado de Kristo, 1518, St Florian bei Linz, Augustiner Chorherrenstift.
- Maestro di Meßkirch, Flagellazione, 1535-1540 ĉirkaŭ, Karlsruhe, Staatliche Kunsthalle.
- Teofane il Greco, Skurĝado de Kristo kaj Ascendo al Kalvario, duonon de la 16-a jarcento, Athos, Sankta monaĥejo de Stavronikita.
- Antonio Vassillacchi, Skurĝado, 16-a jarcentoVenecio, Baziliko de Sanktaj Johano kaj Paŭlo.
- Jehan de Beauce, Skurĝado de Kristo, 16-a jarcento, Chartres, Katedralo.
- Caravaggio, Skurĝado de Kristo, 1607, Rouen, Musée des Beaŭ-Arts.
- Fratelli Limbourg, Skurĝado de Kristo, el Les Très Riches Heures du duc de Berry, Chantilly, Musée Condé.
- Fernando Gallego, Skurĝado de Kristo, 1506 ĉirkaŭ, Salamanko, Dioceza Muzeo.
- Guercino, Skurĝado de Kristo, 1657, Romo, Galleria Nazionale d'Arte Antica.
- Anonimo, Kristo senvestigita por la skurĝado, 15-a jarcento.
- Jorg Ratgeb, Kristo priridita, 1518-1519, Stutgarto, Staatsgalerie.
- Nikolaus Weckmann, Skurĝado de Kristo, Stutgarto, Landesmuseum Württemberg.
- William-Adolphe Bouguerau, Skurĝado de Kristo, 1880.
- Ercole Procaccini, Skurĝado, Milano, Preĝejo de Sankta Marko.
- James Tissot, Kristo skurĝata sur la brusto, 1886-1894, New York, Brooklyn Museum.
- Alejandro Alejandro Carnicero, Skurĝado de Kristo, 1740, Salamanko, Preĝejo de la vera Kruco.
Kino
Kaj en la filmaro pri la vivo de Jesuo:
- La Pasiono de Kristo (filmo de 2004) de Mel Gibson: en tiu filmo, la sceno de la skurĝado estas aparte realisma kaj violenta.