Skorzonero
Skorzoneroj
Skorzoneroj

Biologia klasado
Regno:Plantoj Plantae
Divizio:Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso:Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo:Asteraloj Asterales
Familio:Asteracoj Asteraceae
Genro:Skorzonero Scorzonera

Skorzonero estas legomo, kiu antaŭ la Dua Mondmilito relative multe estis manĝata en Eŭropo, sed poste malpopulariĝis, eble pro ĝia laborpostuleco. Dum la senŝeligado de la longaj, malhelaj radikoj liberiĝas glueca plantolakto. Pro tio la legomo ricevis la kromnomon kuiristina ĉagreno.

Alia kromnomo estas vintro-asparago (aŭ povrul-asparago): la gusto de la legomo iomete similas al tiu de asparago. Skorzonero estas tipa vintra legomo, kun la plej granda alportado en februaro.

Post la senŝeligado oni tranĉas la skorzonerojn en pecetojn kaj kuiras ilin kun iom da vinagro por eviti senkoloriĝon. Oni povas eviti la gluecan plantolakton per la portado de kuirejaj gantoj. Ankaŭ oni povas pli facile senŝeligi la skorzonerojn post kuirado.

Nutra valoro

La nutra valoro de 100 g da freŝaj skorzoneroj estas:

Energia valoro69 kkal / 289
Karbonhidrato12,5 g
Proteino1,5 g
Graso0,5 g
Vitamino C5 mg
Vitamino B10,05 mg
Vitamino B20,02 mg
Kalio400 mg
Kalcio60 mg
Fero1,5 mg
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.