Skorošice | |||
germane Gurschdorf | |||
municipo | |||
Kalvario en Skorošice | |||
|
|||
Oficiala nomo: Skorošice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Jeseník | ||
Administra municipo | Javorník | ||
Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Sudetio | ||
Montaroj | Riĥleba montaro, Žulova montetaro | ||
Naturmemorindaĵo | Akvofaloj | ||
Rojoj | 4
| ||
Situo | Skorošice | ||
- alteco | 404 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 17′ 52″ N 17° 04′ 11″ O / 50.29778 °N, 17.06972 °O (mapo) | ||
Areo | 46,51 km² (4 651 ha) | ||
Loĝantaro | 689 (2023) | ||
Denseco | 14,81 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1284 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 790 66 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0711 | ||
NUTS 5 | CZ0711 553484 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 6 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Skorošice | |||
Retpaĝo: www.skorosice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Skorošice estas malnovepoka vilaĝo en Ĉeĥio situanta en distrikto Jeseník sur limoj de pentrinda Žulovská montetaro kaj krutaj montopintoj de la plej alta parto de Travenská montetaro. Skorošice situas en valo de Skorošický rojo, proksimume 1,5 km okcidente de vilaĝo Žulová. Dominaĵo de la vilaĝo estas belega grandega montodorso inter montopintoj Špičák (957 m) kaj Břidličný (946 m).
La vilaĝo neoficiale dividiĝas en du partojn - Dolní Skorošice kaj Horní Skorošice. Partoj de Skorošice estas vilaĝetoj Petrovice, Nýznerov kaj Sedm lánů. Apartenis al ĝi ankaŭ belegaj pereintaj vilaĝoj Kamenná kaj Hraničná. Precipe en la interesa supra parto de Skorošice ni trovos kvanton de proporcie koservintaj domoj el tempoj de la germana loĝigo.
Ĉirkaŭaĵo
En la ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo estas multaj forlasitaj ŝtonminejoj, el kiuj kelkaj estas inunditaj kaj ili servas por somera refreŝigado. En valo super apuda vilaĝo Nýznerov estas trovebla belega natura memorindaĵo Nýznerovaj akvofaloj sur Arĝenta rojo. La tuta ĉirkaŭaĵo estas elirpunkto por turistoj en la centran parton de Riĥleba montaro.
|