Skolioj (greke: σχόλιον, laŭvorte eta porlerneja teksto)[1] estas marĝenaj klarigaj notoj, speciale de antikvaj gramatikistoj, ĉe iu loko de klasika verko.
En tempo de kaduko de la helena lingvo filologoj el Aleksandrio ekkomentis eldonojn de verkistoj (speciale de poetoj). Ilin oni nomis skoliistoj aŭ skoliografoj.
Enhavoj
En la komentetoj troviĝas mitologiaj, geografiaj kaj historiaj eksplikoj; kelkfoje temas ankaŭ nur pri etimogiaj notoj aŭ referencoj al aliaj legadversioj de ĉe aliaj eldonoj. Pro tio klaras ke ĉefan aktivan kaj pasivan interesojn pri skolioj havis (kaj havas) la filologoj mem. Ilia valoro por novaj, kritikaj eldonoj de tekstoj ne tro alte takseblas. Tamen iĝis sistema kolekto de skolioj nur ekde la malfrua Mezepoko. Post la sieĝo de Konstantinopolo refloriĝis la studoj de la helena lingvo en Italujo kaj (re)eldono de klasikaj verkoj. Pri romia literaturo ja ankaŭ ekzistas skolioj, sed ilia nombro multe pli malmultas.
Literaturo
- Andrew Dyck, Andreas Glock: Scholien. Ĉe: Der Neue Pauly (DNP). Volumo 11, Metzler, Stuttgart 2001, ISBN 3-476-01481-9, kol. 209–214
- Nigel Guy Wilson: A Chapter in the History of Scholia. Ĉe: Classical Quarterly. New Series, volumo 17, 1967, p. 244–256
Fonto
Brockhaus Bilder-Conversations-Lexikon, volumo 4. Leipzig 1841, p. 102 (tie ĉi interrete)