Skokovy | |
vilaĝo | |
Gastejo | |
Oficiala nomo: Skokovy | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono |
Distrikto | Distrikto Mladá Boleslav |
Administra municipo | Žďár |
Historia regiono | Bohemio |
Parto de | PPR Bohemia paradizo |
Montaro | Jiĉina montetaro |
Domoj | 31 2009 |
Rivero | Přední Žehrovka |
Situo | Skokovy |
- koordinatoj | 50° 31′ 52″ N 15° 06′ 36″ O / 50.53111 °N, 15.11000 °O (mapo) |
Katastro | 5,82 km² (582 ha) Žehrov |
Loĝantaro | 87 (2021) |
Denseco | 14,95 loĝ./km² |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 294 12 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Skokovy | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Skokovy estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Žďár, troviĝanta proksime 2,5 km sudoriente de Žďár, en distrikto Mladá Boleslav en Mezbohemia regiono. La regiono estas nomata Bohemia Paradizo. Ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo proponas trankvilan medion kaj kvanton da promeno-liniojn, eĉ por biciklantoj. Tra la vilaĝo trafluas rivero Přední Žehrovka. Vivas ĉi tie 87 loĝantoj (2021).
Skokovy situas en katastra teritorio Žehrov kun areo 5,82 km².
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 86 |
1880 | 86 |
1890 | 66 |
1900 | 77 |
1910 | 93 |
1921 | 73 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 78 |
1950 | 55 |
1961 | 53 |
1970 | 50 |
1980 | 32 |
1991 | 27 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 41 |
2011 | 57 |
2021 | 87 |
Vidindaĵoj en ĉirkaŭaĵo
Pensiono ESPERO
En la vilaĝo troviĝas pensiono ESPERO. Unu semajnon dum aprilo kaj unu semajnfinon septembre la pensiono ŝanĝiĝas je „Ĉeĥa Greziljono“ kaj ĝi iĝas provizora restadejo por esperantistoj, kiuj tie ĉi aranĝas regulajn lingvo-seminariojn kun riĉa programo: antaŭtagmeze instruado de la internacia lingvo, debataj societoj, posttagmeze promenoj kaj ekskurso, vespere amuzo, prelegoj.
Famaj loĝantoj
Doktoro Josef Hradil estis fama persono en Esperantujo. Li kontribuis en Medicinan gazeton kaj kompilis Esperantan-ĉeĥan medicinan terminaron.
Eksteraj ligiloj
|