Por samtitola artikolo vidu la paĝon Skoelo.
Skoelo
Natura satelito  de Saturno (XLVII)
satelito de Saturno neregula satelito
Aliaj nomoj Saturno XLVII
Nomita laŭ Sköll vd
Malkovro
Malkovrintoj Scott S. Sheppard
David C. Jewitt
Jan Kleyna
Brian G. Marsden[1]
Dato de malkovro 23-a de septembro 2006
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 17 560 000 km[2]
Discentreco 0,418
Klinangulo 156° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 869 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 6 km
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 24,3

Skoelo estas neregula satelito de Saturno, ano de la norda grupo.

Malkovro

Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Jan Kleyna kaj Brian G. Marsden anoncis ĝian malkovron la 23-an de septembro 2006, sekve al observoj inter la 12-a de decembro 2004 kaj la 30-a de aprilo 2006. Ĝi estis maldaŭre nomita S/2006 S 8.

Orbito

Kiel ĉiuj lunoj de la norda grupo, Skoelo havas retrogradan orbiton, tie estas, ke ĝi turnas ĉirkaŭ Saturno en la malan direkton, je tiu de la ĝenerala orbita movo de la saturnaj satelitoj (kaj sunsistemaj planedoj).

Nomo

Ĝi ricevis en 2007 la nomon Skoelo[3], laŭ la giganta lupo Sköll (ankaŭ nomata SkoellSkohell). En la nord-ĝermana mitologio Sköll kaj Hati estas du lupoj kiuj postkuras Lunon kaj Sunon, kaj voros ilin dum Ragnarök.

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.