Skedo (fakvorto de esperantistaj radioamatoroj, ne aperis en PIV) estas aranĝo de fiksita dato, tempo kaj frekvenco por renkontiĝi kun aliaj radioamatoroj. La vorto devenas de la angla vorto sked, mallongigo de schedule, uzata en radioamatora ĵargono.
La vorto skedo aperis en la radioamatora terminaro eldonita de KH6GT en 1973.[1] Vidu en la artikolo radioamatora vortaro.
|
Alia fakvorto uzata de radioamatoroj estas sepen.[2] Tiu vorto estas eĉ en la NPIV. Tie troviĝas jena klarigo: sepen "Sep" en la slango de la radioamatoroj, uzata por ke la aŭdanto ne konfuzu kun ses.
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.