Skatolfotilo estas teknike la plej simpla tipo de fotilo. Ĝi havas la formon de kartona aŭ plasta skatolo. Ĉe la antaŭa flanko de ĝi troviĝas objektivo, ĉe la malantaŭa - filmo aŭ kliŝo. Skatolfotiloj estis tre popularaj fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj.
La objektivo de skatolfotilo estas kutime tre simpla, ofte unulensa kun fiksita fokusa distanco. Nur en pli bonkvalitaj skatolfotiloj oni povas agordi diafragmon kaj ŝanĝi eksponperiodon. Pro la neeblo ŝanĝi fokusan distancon, malgranda diafragmo kaj relative malgranda filmsentemo, la fotilo plej taŭgas por helaj, taglumaj scenoj kun statikaj aŭ apenaŭ moviĝantaj fotatoj.
En la 1950-aj jaroj oni komencis produkti skatolfotilojn kun fulmlumiloj, kio ebligis foti interne.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.