![]() Kiel legi la taksonomion | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Skarlatpuga caciko, en Panamo
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cacicus uropygialis (Sclater kaj Salvin, 1864) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Skarlatpuga caciko (Cacicus uropygialis) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de kacikoj, kiuj estas nigraj birdoj kun flavaj aŭ ruĝaj markoj kaj bluaj okuloj. Ili reproduktiĝas el orienta Honduro al Panamo kaj en malaltaj teroj ĉe Pacifiko de Sudameriko el okcidenta Kolombio suden al Ekvadoro, kaj pli malaltaj deklivoj de nordaj Andoj. Estas kelkaj subspecioj, kelkaj el kiuj estis proponitaj por altigo al statuso de plena specio.
Kiel tuto, C. uropygialis estas kutime nomata Skarlatpuga caciko. Tamen ĝi estas ofte disigata en du speciojn, en kiu kazo tiu nomo estas limigita al Cacicus (uropygialis) microrhynchus (kun subspecio pacificus), dum la nomiga subspecio, C. u. uropygialis, estus la Subtropika kaciko.[1]. La "vera" Skarlatpuga caciko - tiam Cacicus microrhynchus – povus siavice disiĝi; la populacioj de Pacifiko estis proponitaj kiel Pacifika kaciko (Cacicus pacificus).[2] La AOU konsideras ebla ke almenaŭ estas implicaj du specioj, sed indikas ke ankoraŭ ne publikiĝis dediĉitaj analizoj kaj pro tio formale ili ankoraŭ ne agnoskas la disigon.[3]
Aspekto
La Skarlatpuga caciko estas kazo de seksa dimorfismo kiel multaj Ikteredoj, kvankam ĝi povas ĉefe koncerni grandon en tiu specio. Masklo estas 23 cm longa kaj pezas 68 g, dum ino estas 20 cm longa kaj pezas 53 g; tiuj ŝanĝoj sekvas la tendencojn de la Regulo de Bergmann, ĉar la Subtropikaj kacikoj de la pli malvarmaj altaj teroj estas pli grandaj. Tiu kaciko estas svelta longflugila birdo, kun relative mallonga vosto, bluaj okuloj kaj palflava pintakra beko. Ĝi havas ĉefe nigran plumaron, krom rimarkindan brilan skarlatan makulon en suba dorso kaj supra pugo, kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo. La ino estas pli malgranda kaj senkolore nigra ol masklo, kaj la junulo havas brunecan nuancon en plumaro kaj brunecoranĝan pugon.
La kanto de tiuj birdoj estas agrabla ŭii-ŭii-ŭii-ŭii-ŭii t, sed la Pacifika kaciko havas descendan melankolian ŭio-ŭio-ŭio-ŭio. La alvokoj de la respektivaj membroj diferencas inter la tri grupoj: tiuj de la Subtropika kaciko sonas pli malkutime inter ikteredoj kaj pli kiel babilado de ekscitita Granda turdo (Turdus fuscater)[2]. La Skarlatpuga caciko en pli mallarĝa senco havas ian pliuu; la Pacifika kaciko havas pli dolĉan kiuu aŭ ŝrii[1].
Ekologio kaj distribuado
La Skarlatpuga caciko kaj la Pacifika kaciko estas birdoj asociaj kun humidaj praarbaroj de malaltaj teroj aŭ malnovaj duarangaj arbaroj ĝis 1000 m smn, sed ankaŭ ĉe pli malfermaj lokoj kiaj arbarbordoj, arbarklarejoj, arboplantejoj, ombraj ĝardenoj ktp. La Skarlatpuga caciko troviĝas el Honduro, tra Nikaragvo kaj Kostariko, al Panamo (escepte en Darieno), dum la Pacifika kaciko troviĝas el orienta Panamo (Darién), tra okcidenta Kolombio al okcidenta Ekvadoro.
Subtropikaj kacikoj loĝas je pli altaj altitudoj; ili estis konstatitaj tiom alte kiom ĝis 2,450 m smn kaj troviĝas laŭlonge de la orientaj deklivoj de Andoj je altitudoj de 1000–2300 m en submontaro aŭ nubarbaro, el Venezuelo, tra Kolombio kaj Ekvadoro al Peruo, kun izolata populacio en Serranía del Perijá. Ties habitato havas pli malaltan kanopeon ol tiu de ties parencoj de malaltaj teroj, hegemonie de arboj de malpli da 15–20 m, ekzemple kverkoj (Quercus). Epifitoj, hemiepifitoj kiaj Coussapoa (Urtikacoj), kaj kutime densa subkreskaĵaro kun filikarboj, Erikacoj ktp. estas ankaŭ tipaj habitataj karakteroj.[2]
Tiuj kacikoj manĝas ĉe kanopeo en malgrandaj aroj. Ili manĝas grandajn insektojn, araneojn kaj malgrandajn vertebrulojn, sed ankaŭ iom da frukto. Ili ofte formas arojn kiel miksitaj kunmanĝantaroj kun similaj fortikaj kaj bruemaj kantobirdoj, kiaj aliaj ikteredoj[4], Nigravizaĝa karjotraŭsto (Caryothraustes poliogaster), aŭ amerikaj garoloj[5]. Tiaj bruaj aroj povus allogi ankaŭ birdojn kiaj trogonoj aŭ tiranedoj.
Malkiel kelkaj aliaj kacikoj, ili ne estas kutime koloniaj reproduktantoj; kiel tiuj, ili havas sakoforman neston. Ĝi estas konstruita je ĉ. 3.5–30 m supergrunde, en arbo kiu kutime enhavas ankaŭ aktivan vesponeston. La birdonesto estas 36–64 cm longa, larĝa ĉebaze, kaj estas pendata el fino de branĉo. La kutima ovaro estas de du malhelpunktecaj blankaj ovoj. La masklo helpas je idomanĝigado, sed ne kovas.
La konservostatuso kiel Malplej Zorgiga fare de IUCN estu aplikata por tiu taksono en plej larĝa senco.[6] Kaj la Skarlatapuga (ĉe plej mallarĝa senco) kaj la Pacifika kaciko estas disvastigataj kaj surloke komunaj. La Subtropika kaciko estas ĝenerale nekomuna al rara, sed pro ties etenda teritorio ŝajne ne estas draste minacata.
Referencoj
- 1 2 Jaramillo & Burke (1999)
- 1 2 3 Salaman et al. (2002)
- ↑ SACC (2003)
- ↑ Ekz. Montokaciko (Cacicus leucoramphus) aŭ Ruĝecdorsa psarokolio (Psarocolius angustifrons), observataj ĉe Subtropikaj kacikoj: Salaman et al. (2002).
- ↑ E.g. Inkaa garolo (Cyanocorax yncas) aŭ Blankkoluma garolo (Cyanolyca viridicyana), observataj ĉe novtropikaj kacikoj: Salaman et al. (2002).
- ↑ BLI (2004)
Literaturo
- BirdLife International (BLI) (2004). Cacicus uropygialis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 1a Aprilo 2008.
- Jaramillo, Alvaro & Burke, Peter (1999): New World Blackbirds. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-4333-1
- Salaman, Paul G.W.; Stiles, F. Gary; Bohórquez, Clara Isabel; Álvarez-R., Mauricio; Umaña, Ana María; Donegan, Thomas M. & Cuervo, Andrés M. (2002): New and noteworthy bird records from the east slope of the Andes of Colombia. Caldasia 24(1): 157-189. PDF plena teksto
- South American Classification Committee (SACC) (2003): Propono #73 - disigo Cacicus microrhynchus el C. uropygialis Arkivigite je 2006-09-04 per la retarkivo Wayback Machine.
- Stiles, F. Gary & Skutch, Alexander Frank (1989): A guide to the birds of Costa Rica. Comistock, Ithaca. ISBN 0-8014-9600-4
|