Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||
La familio Skarabedoj[1], derivaĵo de "skarabo" helpe de la scienca sufikso -ed- uzata en zoologia nomenklaturo, aŭ Skarabeedoj, rekte laŭ la latina scienca nomo Scarabaeidae, konsistas el pli ol 30 000 specioj de skaraboj tutmonde. La specioj en tiu granda familio ofte estas nomataj skaraboj aŭ skarabeoj. La klasifiko de tiu familio estas sufiĉe malstabila, kun multaj konkurantaj teorioj, kaj novaj proponoj ekaperantaj tre ofte. Estas verŝajne, ke multaj el la subfamilioj listigitaj ĉi tie jam ne estos agnoskataj post nelonge, kiam ili verŝajne estos reduktitaj laŭ statuso sub la subfamilian rangon, aŭ levitaj al familia statuso (la lasta estas plej verŝajna, ekz., por la familio "Melolontedoj" jam ekaperanta en kelkaj lastatempaj klasifikoj). Dum certaj familioj estis ĵus forigitaj, aliaj estas preskaŭ universale akceptitaj kiel familioj (ekz., Pleokomedoj, Glaresedoj, Glafiredoj, Oĥodedoj, Geotrupedoj, Bolboceratedoj).
Karakteroj
La koloro povas esti nigra, blua, verda, bruna, flava aŭ ruĝa, foje iridecenta, metala, hela aŭ kontraste kun malhelaj markoj. Forta seksa dumorfismo estas ofta.
Sterkoskaraboj estas skaraboj kiuj manĝas sterkon/fekaĵojn. Kelkaj specioj de sterkoskaraboj povas enterigi sterkon/fekaĵon ĝis 250-oblo de sia propra maso en unu nokto.[2]
Blankaj larvoj
Antikva Egiptio
En la antikva Egiptio, la sankta skarabo (Scarabaeus sacer) estis honorigata besto. Simbolo de la Suno kaj Reo, ĝi estis unu el la dek du sanktaj bestoj asociitaj kun la dek du horoj de la tago kaj de la nokto.
Listo de subfamilioj
- Aclopinae Blanchard, 1850
- Aegialiinae Laporte, 1840
- Allidiostomatinae Arrow, 1940
- Aphodiinae Leach, 1815
- Aulonocneminae Janssens, 1946
- Cetoniinae Leach, 1815
- Chironinae Blanchard, 1845
- Dynamopodinae Arrow, 1911
- Dynastinae MacLeay, 1819
- Eremazinae Iablokoff-Khnzorian, 1977
- Melolonthinae Leach, 1819
- Orphninae Erichson, 1847
- Phaenomeridinae Erichson, 1847
- Rutelinae MacLeay, 1819
- Scarabaeinae Latreille, 1802
- Termitotroginae Wasmann, 1918
- † Cretoscarabaeinae Nikolajev, 1995
- † Lithoscarabaeinae Nikolajev, 1992
- † Prototroginae Nikolajev, 2000
Referencoj
- ↑ Skarabedoj en vortaro.net
- ↑ Some Less Known Fascinating Facts about Dung Beetle. IANS. news.biharprabha.com. Alirita 21a de aprilo 2014.