Skakovci | |||
---|---|---|---|
| |||
setlejo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 9261 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 203 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 40 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 42′ N, 16° 3′ O (mapo)46.70666716.048889Koordinatoj: 46° 42′ N, 16° 3′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 206,9 m [+] | ||
Areo | 5,03 km² ( 503 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Skakovci [+] | |||
Skakovci, hungare Szécsényfa estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurska, en Občina Cankova.
Bazaj informoj
Situo
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ la aŭstra landlimo (kontraŭe troviĝas Zelting), laŭ flankovojoj.
Historio
Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat (ankaŭ tiam ĉe la aŭstra limo), poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 ĝi estis parto de Hungario, poste de Jugoslavio, ekde 1991 de Slovenio. Depost 2007 Slovenio kaj Aŭstrio apartenas al interna zono de traktato Schengen, sekve la limoj ne estas gardataj, ili estas trapaseblaj senkontrole ie ajn.