Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Ŝjanjan(g)o en la ĉinia provinco Ŝenŝio. Krome ankaŭ ekzistas samnoma urbo en la nordokcidento de la provinco Hubejo, kreita el la du antikvaj urboj Ŝjanjan(g)o (Xiangyang) and Fanĉen(g)o (Fancheng) - ĝis la 2a de decembro 2010 tiu urbo havis la nomon Sĵanfano (ĉine 襄樊; pinjine Xiāngfán). |
Ŝjanjango | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
departemento-ranga urbo • urbego | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Ĉinio | ||||
Provinco | Ŝenŝio | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 712000 | ||||
Aŭtokodo | 陕D | ||||
Telefonkodo | 029 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 034 000 en 2 005 | ||||
Loĝdenso | 384 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 34°21′00″N 108°43′00″O / 34.35°N, 108.716667°O (mapo) Koordinatoj: 34°21′00″N 108°43′00″O / 34.35°N, 108.716667°O (mapo) | ||||
Areo | 10323,99 km² (1 032 399 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC +8 | ||||
Loko de Ŝjanjango en Ŝenŝio, Ĉinio | |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Xianyang [+] | |||||
Ŝjanjango aŭ Xianyang estas urbo (dum la historio estis eĉ ĉefurbo) en mezo de la Ĉina Popola Respubliko.
Geografio
Ŝjanjango situas laŭ bordo de rivero. La prefekteja sidejo Ŝiano troviĝas proksime.
Historio
Ŝjanjango estis ĉefurbo de Ĉinio en 350 a.K. dum 140 jaroj. En 210 a.K. ribelo okazis kaj la urbo cindriĝis en 206 a.K. Laŭ la onidiro la reĝa palaco estis tiel granda, ke la brulado okazis dum tuta monato.
Klimato
Klimato de Ŝjanjango estas la sama, ol la proksima Ŝjiano. Tio estas kontinenta klimato, iomete musono influas. La someroj estas varmegaj, la vintroj estas malvarmaj kaj sekaj. Plej ofte de aŭgusto ĝis novembro pluvas (vintre malofte neĝas) resume 550 mm. Printempe polvo- kaj sableroŝtormoj okazadas. La averaĝa temperaturo estas 14 °C, somere 27 °C, vintre proksimume frostopunkto.
Trafiko
Ŝjanjango estas alirebla per aŭtovojo 312. La pasaĝeroj uzas flughavenon de Ŝjiano.