Larĝa panoramo de Sjamen
Sjamen

emblemo

subprovincnivela dividaĵo de Ĉinio departemento-ranga urbo urbego city specifically designated in the state plan
Administrado
Poŝtkodo 361000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 163 970  (2020) [+]
Loĝdenso 3 039 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 24° 29′ N, 118° 5′ O (mapo)24.479722222222118.08194444444Koordinatoj: 24° 29′ N, 118° 5′ O (mapo) [+]
Areo 1699,39 km² (169939 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Sjamen (Fuĝjano)
Sjamen (Fuĝjano)
DEC
Sjamen
Sjamen
Situo de Sjamen
Sjamen (Ĉinio)
Sjamen (Ĉinio)
DEC
Sjamen
Sjamen
Situo de Sjamen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Xiamen [+]

Sjamen (ĉine 廈門市/厦门市, pinjine: Xiàmén, estas metropolo kaj universitata urbo ekde 1921 en Ĉina Popola Respubliko. La historia loknomo estas Amoj (el la loka lingvo, la minnana). La municipo administras ankaŭ proksimajn distriktojn kaj zonojn.

La insulo de Sjamen

Geografio

Sjamen etendiĝas laŭ Tajvana markolo. La urbo konsistas el insulo kaj la kontraŭa kontinenta parto, kiujn ponto kunligas. Aliaj proksimaj insuloj, nome la insularo Ĝinmenoj, apartenas al Tajvano.

Historio

Sjamen menciiĝis jam en 282. Jam dum la mezepoko ĝi estis internacia havenurbo kaj ankaŭ bazo kontraŭ piratoj. Ekde 1541 ankaŭ portugaloj uzis la havenon. Pro la Opia milito la britoj akiris la urbon en 1842.

Ekonomio

Sjamen estas speciala ekonomia zono ekde la 1980-aj jaroj. La plej gravaj industriaj branĉoj estas fiŝkaptado, ŝipkonstruado, nutraĵprilaboro, teksaĵoj, maŝinkonstruado, kemiaj industrioj, telekomunikado, kaj financaj servoj.

Klimato

Mozaikbildoj pri Sjamen (financa urboparto, universitato, domo en la insulo, la ponto)
Stacidomo de Sjamen
Templo kaj biblioteko en Sjamen
Strato en Sjamen

Sjamen etendiĝas en subtropika klimato kun influo de musono. La tutjara averaĝa temperaturo estas 21 °C. Inter junio-septembro tio estas 30 °C. Jare pluvas po 1350 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter aprilo-septembro. Frosto estas tre malofta.

Trafiko

Sjamen havas internacian flughavenon, aŭtovojon, stacidomon kaj havenon. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Taksioj estas oftaj. Multaj uzas biciklojn, ĉar la motorcikloj kaj mopedoj estas malpermesitaj.

La Metroo de Sjamen ekfunkciis la 31-an de decembro 2017.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Fontoj

  • Hungara kaj angla Vikipedioj

Eksteraj ligiloj

Universitato en Sjamen
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.