Sistemiko estas scienco kiu studas sistemojn el ĝenerala abstrakta vidpunkto, aplikante logikajn kaj matematikajn metodojn kiuj havu dezirinde la plej vastan aplikeblon al konduto de alisence diversaj sistemoj. La termino enhavas ĉiujn similcelajn fakojn kaj sciencobranĉojn, kiel: Cibernetiko, Sistemteorio, Sistemscienco.

Sistemiko ne devas esti konfuzita kun "Sistematiko", kio estas scienco pri la grupigo de animaloj kaj plantoj laŭ ilia reciproka parenceco [1], nek konfuzita kun la "Sistemantiko", iniciatita fare de John Gall kvankam ĉi-lasta povas esti konsiderata rilata aŭ eĉ apartenanta al Sistemiko

Rilataj sciencoj, teorioj kaj teknikoj

  • Cibernetiko, kiel iniciatita fare de Norbert Wiener
  • Prakseologio, kiel "scienco pri la efika agado" iniciatita fare de Tadeusz Kotarbinski kaj poste fare de Arnold Kaufmann (ne en la ekonomika senco ligita al Ludwig von Mises kaj lia skolo)
  • Kelkaj Priestontecaj studoj, kiel la "franca skolo" La Prospective ligita precipe al Michel Godet, kiuj disvolvas formalajn teknikojn por studi la konduton de iu sistemo celante antaŭvidi ĝiajn eblajn statojn en la estonteco
  • Sistemteorio aŭ Ĝenerala Sistemteorio
  • Sistemscienco
  • Sistemdinamiko, kiel iniciatita fare de Jay Wright Forrester
  • Sistemantiko, kiel iniciatita fare de John Gall
  • Teorio(j) pri Komplekseco
  • Teorio pri nelinearaj sistemoj
  • Teorio pri Aŭtopojezo, kiel iniciatita fare de Francisco Varela kaj Humberto Maturana

Ĉefaj kontribuantoj

Informofontoj

Piednotoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.