Sisteme Ordigita Vortaro
AŭtoroMichele Mariano
Eldonjaro1986
UrboAscoli Piceno
EldonintoLina Gabrielli
Paĝoj142

La Sisteme Ordigita Vortaro (SOV), de la itala aŭtoro Michele Mariano, prezentas novan, laŭteman aranĝon de PIV 1970 pere de tabeloj, en horizontala grandformato de 526 paĝoj. Ĝin eldonis Lina Gabrielli en 1986, en la kolekto "Plejado" - Scienca eldon-serio 3.

Ĝi baziĝas sur Mariano, Michele 1980 : Esperanto-vortaro per Temo-tabeloj, Lina Gabrielli, Ascoli Piceno, 142 p. — 22x30 cm. Serio: Plejado - Scienca eldon-serio 1 kun ĉ. 5000 vortoj laŭteme aranĝitaj kaj kun alfabeta indekso. Tia aranĝo estas aparte helpa por trovi similsencajn vortojn kaj varii la stilon, vd. la specimenon.

Specimeno (kapvorto "ridi")

ridi – satiro, sardona, sarkasmo, moki, pikema – ŝerci, malserioza, petoli, rikani, blagi, gajigisto, joviala, fola, bonhumorigi, karikaturo, travestii, parodii (plus mal-vortoj) [1].

Fono kaj recenzoj

  • 1978: Mariano, Michele. Esencaj ideoj pri projekto por novtipe laŭtema vortaro. En: Scienca Revuo 1978:3, p. 135-142.
  • 1980: Kordylewski, Leszek. En: Heroldo de Esperanto 1980:8.
  • 1981: Waringhien, G. Helpo de granda valoro. En: Esperanto [UEA] 1981:10, p. 171-172.

Unua Represo Ascoli Piceno: Gabrielli (Marto) 1982, 142 p. — 100 ekz.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.