Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sisikon (stacidomo).
Sisikon
Blazono de Sisikon
Blazono de Sisikon
Blazono de Sisikon
Sisikon vidita de la vojo al Riemenstalden
Sisikon vidita de la vojo al Riemenstalden
Sisikon vidita de la vojo al Riemenstalden
komunumo en Svislando
Kantono Urio
DistriktoEn Kantono Urio ne ekzistas distriktoj
Koordinatoj 46° 57′ 0″ N  37′ 16″ O / 46.95000 °N, 8.62111 °O / 46.95000; 8.62111 (mapo)Koordinatoj: 46° 57′ 0″ N  37′ 16″ O / 46.95000 °N, 8.62111 °O / 46.95000; 8.62111 (mapo)
Nombro de loĝantoj369
Areo16,30 km²
Alteco453 m super marnivelo
Poŝtkodo6452
Komunumkodo{{{kodo}}}
Mapo de Sisikon
Mapo de Sisikon
Situa mapo de Sisikon

Sisikon estas komunumo en Kantono Urio, en Centra Svislando. Ĝi havis 369 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

La komunumo Sisikon situas ĉe la orienta bordo de la bordo de la Lago de Urio. La vilaĝo situas sur la delto de la rivereto Riemenstaldenbach, kiu senakvigas la Riemenstalden-Valon, kies norda parto ankaŭ apartenas al la komunuma teritorio. En la sudo de la komunumo situas la vilaĝeto Tellen, kie ĉe la lagobordo troviĝas la roko plato Tellsplatte al kiu laŭ la dramo de Friedrich Schiller saltis Wilhelm Tell por liberigis sin el al boato de la habsburga vokto Gessler. Sur roko troviĝas hodiaŭ la tiel nomita Tellskapelle (Kapelo de Tell), kiel monumento por la dramo-figuro de Schiller.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Sisikon limas en nordo al Morschach (SZ), en nordoriento al Riemenstalden (SZ), en sudoriento al Bürglen, en sudo al Flüelen, aliflanke de la lago en sudokcidento al Bauen, kaj en nordokcidento al Seelisberg.

Trafiko

La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la Gotardo-Linio Arth-Goldau al Tiĉino de la Svisaj Federaciaj Fervojoj. La komunumo ankaŭ atingeblas per la liniŝipoj sur la Kvarkantona Lago.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo Aksa Vojo, kiu kiel parto de la svisa nacia vojo N4 estas ligas la svisan aŭtovojon A4 kun la svisa aŭtovojo A2.

Historio

La unua dokumenta mencio de Sisikon datiĝas de la 4-a de marto 1173 kiel Sysinchon el protektoletero de la Abatejo Beromünster.[1]

Sisikon ofte fariĝigis viktimo de naturkatastrofoj. La rivero Riemenstaldenbach regule kaŭzis inundojn. La 15-an de majo 1801 rokofalo al la Lago de Urio kaŭzis cunamon, kiu mortigis en la vilaĝo 14 homojn.

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Bildoj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.