Sisigambis
Persona informo
Naskiĝo
Morto
en Suzo
Tombo Persepolo vd
Familio
Dinastio Aĥemenida dinastio vd
Patro Ostanes vd
Gefratoj Arsames vd
Edz(in)o Arsames vd
Infanoj Dario la 3-a Stateira Oxyathres of Persia vd
Profesio
Okupo edz(in)o de monarĥo vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Sisigambis (mortis en la jaro 323 a.n.e.) estis la patrino de Dario la 3-a de Persio, kies regado finiĝis dum la milito de Aleksandro la Granda. Post ŝi estis kaptita de Aleksandro en la Batalo de Iso, ŝi ege amikiĝis kun li, kaj Aleksandro referencis ŝin kiel "patrino".

Ŝi eble estis filino de la reĝo Artakserkso la 2-a Mnemon, aŭ eble de lia frato Ostanes. En tiu lasta okazo, ŝi edziĝis al sia frato Arsames (laŭ antikva tradicio de Aĥemenidoj). Alia eblo estas, ke ŝi estis la filino de estro de Uksioj. Ŝi naskis Darion, Oksiatres, kaj eble ankaŭ Statira la 1-a.

Kiam Aleksandro revenis de siaj konkeroj en Hindio en la jaro 324 a.n.e., li edziĝis al la nepino de Sisigambis, nome Statira la 2-a, okazaĵo kiu estis la centra afero de la Suzaj nuptoj, en kiuj la fratino de Statira, nome Dripetis, edziniĝis al Hefestiono.

La asteroido 823 Sisigambis nomiĝis laŭ ŝi.

Referencoj

  • Who's who in the age of Alexander the Great: prosopography of Alexander's empire (ISBN 978-1-4051-1210-9)
  • Fox, Robin Lane. (1973) Alexander The Great
  • Smith, William, eld. (1870). Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sisygambis en la angla Vikipedio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.