![](../I/Stroopwafels.jpg.webp)
Siropvafloj
Siropvafloj (nederlande: stroopwafels) estas biskvitecaj frandaĵoj, kiuj konsistas el du maldikaj vafloj kun diametro de proksimume 10 cm, inter kiuj oni metas tavolon da dolĉa siropo.
Siropvafloj estas tipe nederlandaj frandaĵoj. Famaj estas la siropvafloj el la urbo Gouda, kiuj estas multe vendataj ĉe budoj en bazaroj kaj sur vendoplacoj en tuta Nederlando.
La tradicia maniero por manĝi ilin estas kun taso da kafo aŭ teo. Ĵus antaŭ ol ĝi estas manĝota, oni metas la siropvaflon sur la supron de la varmega taso por varmigi kaj moligi ĝin.
Ĉe siropvaflovendistoj eblas aĉeti ankaŭ saketon kun pecoj de fortranĉitaj randoj kaj misfaritaj vafloj.
Interesaj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.