Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sirnach (stacidomo).
Sirnach
Blazono de Sirnach
Blazono de Sirnach
Centro de Sirnach kun katolika preĝejo
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
DistriktoMünchwilen
Geografia situo CH1903: 717712 / 258492 (mapo)47.4666666666679Koordinatoj: 47° 28′ N,  0′ O; CH1903: 717712 / 258492 (mapo)
Nombro de loĝantoj6702
Areo12,4 km²
Alteco545 m super marnivelo
Poŝtkodo8370
Komunumkodo4761
Mapo de Sirnach

Sirnach (prononcu Sirnaĥ) estas komunumo en la distrikto Münchwilen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 6 702 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Sirnach situas en la tiel nomita regiono Malantaŭa Turgovio en la sudo de Kantono Turgovio en la valo de la rivero Murg inter la urboj Wil kaj Vinterturo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Sirnach mem ankaŭ la vialĝoj kaj iamaj municipokomunumoj Busswil, Gloten, Horben, Hub, Littenheid kaj Wiezikon.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Sirnach limas en nordo al Münchwilen, en oriento al Wil (Kantono Sankt-Galo), en sudoriento al Wilen, en sudo al Kirchberg (Kantono Sankt-Galo), en sudokcidento al Fischingen kaj en okcidento al Eschlikon.

Trafiko

Sirnach disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Vinterturo al Sankt-Galo. La stacidomo de la komunumo estas servata per la regiona trajlinio S35 de la turgovia fervojkompanio THURBO AG.

La komunumo disponas pri aliro al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Sankt-Margreto tra Sankt-Galo, Zuriko, Berno al Ĝenevo.

Historio

La unua dokumenta mencio de Sirnach datiĝas el la jaro 790. En mezepoko bienposedanto en Sirnach estis la Monaĥejo Fischingen.

La unuaj dokumentaj mencioj de la municipo Busswil datiĝas el la jaroj 792 kiel Pucinesvillare kaj 834 kiel Buosinwilare.

La unua dokumenta mencio de Horben datiĝas el la jaro 1223 kiel Hurewen. La antaŭa komunumo Horben estis disigita fine de 1996. La setlejoj Hurnen, Riethof kaj Than nun apartenas al la komunumo Eschlikon, dum la vilaĝo Horben ek de la 1-a de januaro 1997 estas parto de la politika komunumo Sirnach.

Littenheid estis unuan fojon menciita en la 1160-aj jaroj kiel Litinhaidi.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Bildoj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.