Siringaldehido
siringaldehido
Plata kemia strukturo de la Siringaldehido
siringaldehido
Tridimensia kemia strukturo de la Siringaldehido
Siringaldehido estas senkolora solidaĵo trovata en plantoj de la genro Syringa vulgaris.
Alternativa(j) nomo(j)
  • 3,5-dumetokso-4-hidrokso-benzaldehido
Kemia formulo
C9H10O4
CAS-numero-kodo134-96-3
ChemSpider kodo8333
PubChem-kodo8655
Fizikaj proprecoj
Aspektosenkolora solidaĵo
Molmaso182,17 g·mol−1
Denseco1,013g cm−3[1]
Fandpunkto110 °C - 113 °C[2]
Bolpunkto322,1 °C[3]
Refrakta indico 1,4527
Ekflama temperaturo130,1 °C[4]
Acideco (pKa)7,81
SolveblecoAkvo:Malmulte solvebla
Sekurecaj Indikoj
RiskojR22 R36/38 [5]
SekurecoS02 S20/21 S24/25 S26 S37/39
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS SignalvortoAverto
GHS Deklaroj pri damaĝojH302, H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP261, P264, P270, P271, P280, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[6]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

SiringaldehidoC9H10O4 estas kunmetaĵo vaste okazanta en tre etaj kvantoj en la naturo, kaj malmultaj raportoj parolas pri ĝi. Ĝi estas senkolora solidaĵo kun fungicidaj proprecoj kaj ĝi ĉeestas en alkoholaj trinkaĵoj kaj vinoj. Japanaj sciencistoj esploris kelkajn speciojn da Phyllostachus reticulata kaj identigis vanilinon kaj siringilan aldehidon.[7]

Degradiĝo de la lignino per hidrolizo aŭ varmigo generas fenolajn derivaĵojn tiaj kiaj siringaldehido, sinapaldehido, vanilino kaj koniferaldehido. Laŭ kelkaj eksperimentoj, vanilino, siringaldehido kaj furfurila alkoholo posedas antimikrobiajn agadojn. Siringaldehido estas grava krudmaterialo por la fabrikado de farmaciaĵoj kaj kosmetikaĵoj.

Gvajakolo, vanilino, siringaldehido, koniferaldehido kaj sinapaldehido estis identigitaj inter la pirolizaj produktoj de la lignino. La siringaldehido malsimilas je vanilino per dua metoksila grupo en la 5-a pozicio de la aromata ringo. Oksidigo de mollignaj ligninoj produktas ekskluzive vanilinon dum oksidado de malmollignaj ligninoj kondukas al produktado de siringaldehido kaj vanilino.

Siringaldehido estas altvalora antaŭaĵo de la "3,4,5-trimetokso-benzaldehido", kiu estas krudmaterialo por fabrikado de antibakteriaj agentoj konataj kiel "ormetoprim" kaj "trimethoprim".[8]

Sintezoj

Sintezo 1

siringolosiringaldehido

Sintezo 2

siringila alkoholosiringaldehido

Sintezo 3

siringata acidosiringaldehido

Sintezo 4

vanilinosiringaldehido

Reakcioj

Reakcio 1

siringaldehidosiringolo

Reakcio 2

siringaldehidosiringila alkoholo

Reakcio 3

siringaldehidosiringata acido

Reakcio 4

siringaldehidovanilino

Literaturo

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.