La siria alfabeto estas pluevoluaĵo de la antikva aramea alfabeto.
Ĝia plej malnova formo estas nomita Estrangelo. Ekde la 5a jarcento la siria alfabeto estis uzata je du stiloj: la orienta siria alfabeto, kiu estas nomita ankaŭ nestoriana alfabeto, kaj la okcidenta siria alfabeto, kiu estas nomita ankaŭ la jakobita alfabeto aŭ Serto.
La siria alfabeto estis unuavice uzata por la bezonoj de la siriaj kristanoj kaj por skribi la sirian lingvon, kiu estas orientaramea dialekto. Iu grupo de palestinaj kristanoj, kiuj mem estis parolantoj de okcidentaramea dialekto same uzis la sirian alfabeton. Pro tio oni dum longa dempo erare atribuis iliajn verkojn al la siria tekstaro.
Tabulo de literoj
Litero | Baza formo | Kapa formo Konektigata formo | Fina formo Ne-konektigata formo | Sono |
---|---|---|---|---|
Alaf (ʾālap̄) | ʾ ʔ | |||
Bet (bēṯ) | b, ḇ v | |||
Gamal (gāmal) | g, ḡ ɣ | |||
Dalat (dālaṯ) | d, ḏ ð | |||
He (hē) | h | |||
Ŭaŭ (waw) | w | |||
Zain (zayn) | z | |||
Ĥet (ḥēṯ) | ḥ ħ | |||
Tet (ṭēṯ) | ṭ tˤ | |||
Jud (yūḏ) | y j | |||
Kaf (kāp̄) | k, ḵ x | |||
Lamad (lāmaḏ) | l | |||
Mim (mīm) | m | |||
Nun (nūn) | n | |||
Semkat (semkaṯ) | s | |||
E (ʿē) | ʿ ʕ | |||
Pe (pē) | p, p̄ f | |||
Sade (ṣāḏē) | ṣ sˤ | |||
Kof (qōp̄) | q | |||
Reŝ (rēš) | r | |||
Ŝin (šīn) | š ʃ | |||
Taŭ (taw) | t, ṯ θ | |||
Ligaturo de Lamed kaj Alef (Fino) | ||||
Ligaturo de Taŭ kaj Alef (Fino) |
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.