Memstara Administracio de Norda kaj Orienta Sirio
kurde Rêveberiya Xweser a Bakur û Rojhilatê Sûriyeyê
arabe الإدارة الذاتية لشمال وشرق سوريا
ܡܕܰܒܪܳܢܘܬ݂ܳܐ ܝܳܬ݂ܰܝܬܳܐ ܠܓܰܪܒܝܳܐ ܘܡܰܕܢܚܳܐ ܕܣܘܪܝܰܐ (Siria)
turke Kuzey ve Doğu Suriye Özerk Yönetimi)

flago

blazono

flago blazono
fakta reĝimo administra teritoria unuo aŭtonoma regiono proponita lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kamiŝlo (koordinatoj: 37° 3′ N, 41° 15′ O (mapo)37.0541.25Koordinatoj: 37° 3′ N, 41° 15′ O (mapo) )
Oficiala(j) lingvo(j) kurmanĝa lingvo, siria lingvo, araba lingvo
Loĝantaro 2 000 000 (2018)
Horzono UTC+03:00
Telefona kodo +963
Politiko
Politika sistemo Demokratia konfederaciismo
Ekonomio
Valuto siria pundo

La Memstara Administracio de Norda kaj Orienta Sirio (MANOS) kaj antaŭ ol septembro 2018 la Demokratia Federacio de Norda Sirio (DFNS) estas fakta memstara regiono devenita de tri memregitaj kantonoj en norda Sirio.[1] Neoficiale la regiono estas konata kiel Siria Kurdio, Okcidenta Kurdio (kurde Rojavayê Kurdistanê) kaj Roĵavo.[2]

MANOS estas plur-etna regiono kie loĝas grandaj komunumoj de kurdoj, araboj kaj asirianoj, samkiel malgrandaj komunumoj de turkmenoj, armenoj kaj ĉeĉenoj. Pro tiu fakto "Kurdio" ne taŭgas. Naciismaj kurdoj ĝeneralsence konsideras Roĵavon kiel unu el la kvar partoj de la granda Kurdio, kiu ankaŭ inkluzivas partojn de orienta kaj sudorienta Turkio, norda Irako kaj nordokcidenta Irano.[3] Tamen, la registaro kaj societo de Roĵavo estas pluretna.[4]

Roĵavo konsistas plejparte el la gubernio Hasaka kaj nordaj partoj de la gubernioj Ar-Raka kaj Alepo.

La regiono gajnis sian aŭtonomecon en novembro 2013, kiel parto de la nuntempa Roĵavo-konflikto, kreante socion bazita sur la principoj de rekta demokratio, seksa egaleco kaj daŭripovo.[5] Roĵavo estas organizita en tri kantonoj, Jazira, Kobani kaj Efrîn.[6] Ĝi ne estas agnoskata de la registaro de Sirio[7] kaj ĝi estas partoprenanto de la Siria Enlanda Milito.[8] La 16-a de marto 2016, la administrejo de Roĵavo deklaris la fondon de federala registara sistemo[9][10][11].

Turka invado en 2019

Turkio ĉiam esprimis zorgojn rilate foriĝon de la kurdoj en tiu ĉi regiono kaj ilia eventuala helpo al la turkaj kurdoj, loĝantaj translime, en ilia lukto por sendependiĝi disde Turkio. En 2016-2018 okazis du operacoj de la turka armeo en tiu ĉi regiono, sed ili estis limigitaj pro ĉeesto de la usona armeo, kies aliancanoj estis la kurdaj trupoj, batalantaj kontraŭ la Islama Ŝtato. Tamen la 6-an de oktobro 2019 la usona prezidento Donald Trump post telefona interparolo kun la turka prezidanto Recep Tayyip Erdoğan subite anoncis fortiriĝon de la usonaj trupoj el Sirio, kiu tuj komenciĝis. Ĝin sekvis atako de la turka armeo kontraŭ la kurdoj, kiuj akuzis Usonon perfidi ilin.

La turka invado kaŭzis gravajn detruojn kaj jam en la unuaj tagoj pli ol 64 mil homoj devis fuĝi de siaj hejmlokoj. La 10-an de oktobro la komandestro de la Siriaj Demokratiaj Fortoj (SDF) generalo Mazloum Kobani Abdi postulis de William Roebuck, la viculo de la speciala reprezentanto de la Tutmonda Koalicio kontraŭ Islama Ŝtato ke se Usono ne deziras protekti la siriajn kurdojn, buĉatajn de Turkio, ĝi lasu ilin intertrakti kun la registaro de Baŝar Asad kaj Rusio, kiu subtenas ĝin. Li postulis ke Usono helpu haltigi ofensivon de la turka armeo en Roĵavo, aŭ permesu al lia organizaĵo interkonsenti kun la Asad-reĝimo kaj la subtenanta ĝin Rusio, tiel ke la rusiaj aerfortoj kreu senaviadan zonon en la regiono, malebligante al Turkio bombardi la kurdojn.

La 13-an de oktobro aperis informoj, ke trupoj de la siria armeo direktiĝis al Roĵavo por haltigi la "turkan agreson" kaj planas atingi ĝin en 48 horoj. Tio okazas kadre de interkonsento inter la siria registaro kaj la Siriaj Demokratiaj Fortoj (kurda armeo), atingita kun perado de Rusio en la rusia militbazo Hmejmim en Sirio.

La 17-an de oktobro la turka armeo kaj la Siriaj Demokratiaj Fortoj deklaris armisticon, sed jam sekvan tagon ĝi fiaskis, ĉar SDF rifuzis forigi siajn trupojn de la areoj proksimaj al la turka landlimo, kio estis nepra kondiĉo de la turka flanko.

La 22-an de oktobro Turkio kaj Sirio publikigis komunan memorandumon kiel rezulton de intertrakto inter la prezidentoj Vladimir Putin kaj Recep Tayyip Erdoğan, okazinta en la rusia urbo Soĉi. Ĝi deklaris, ke kreiĝos 32 km profunda zono laŭlonge de la turka landlimo, kontrolata de la siria landlima gardistaro kaj la rusia militpolico. La kurdaj protektaj taĉmentoj de la popolo devos forlasi ĝin. La turka armeo haltigis sian ofensivon kaj ĉiujn atakojn. Serĉado de politikaj solvoj daŭros kadre de la "mekanismo Astano" nomita tiel omaĝe al la ĉefurbo de Kazaĥio, kie en 2015 okazis la unua kunsido de la flankoj de la Siria enlanda milito kaj perantoj cele fini la konflikton. La kurdoj akceptis la decidon kun malĝojo pro perdo de esperoj pri aŭtonomio.

Akva disastro

La regiono ekde 2021 suferas pro manko de akvo venanta el Turkio. Preter agrikulturo, ĉiuj ekonomiaj sektoroj estis trafitaj per la manko en akvoenergia produktado. Dum akva malabundeco historie influis la regionon, esplorado indikas, ke la nuna krizo verŝajne plu estis ligitaj al kondiĉoj de klimata ŝanĝiĝo. Malkreskanta pluvokvanto en la periodo 2021-2024 ŝajnas esti inter la ĉefaj tujaj kaŭzoj de la krizo, kontribuante al 20-jaraj rekordaj malaltaj subteraj niveloj kaj la plej malaltaj fluoj iam ajn viditaj ĉe la rivero Eŭfrat. La regiono akuzis ankaŭ Turkion pro la manko de akvo. Ĝis 1 miliono da homoj estas en danĝero pro severaj interrompoj en la baraĵlago Alouk[12], kiu situas proksime de la siria-turka landlimo en Ras Al Ain, kaj provizu trinkakvon al pli ol 600 000 homoj[13]. La turka ŝtato liberigas nur 200 kubmetrojn da akvo po sekundo anstataŭ 500 kubmetrojn kio estus malobservo de la protokolon subskribita en 1987 inter Sirio kaj Turkio. La akvo liberigita de la turka ŝtato ne sufiĉas por kovri la bezonojn de trinkakvo, irigacio kaj elektroproduktado en la regiono. [14].

Legu plu

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Rûdaw (29a de Decembro 2015). FLAŞ - Rojavayê Kurdistanê bi fermî bû 'Federaliya Bakurê Sûriyê' (ku). Alirita 12a de Junio 2017.
  2. Joaquín Martínez (Aŭgusto 2015) Roĵavo: lukto kun liberecana substrato (esperante). Alirita 23 marto 2017.
  3. Kurdish Awakening: Nation Building in a Fragmented Homeland, (2014), by Ofra Bengio, University of Texas Press
  4. A Small Key Can Open A Large Door. Combustion Books. Arkivita el la originalo je 2016-12-20. Alirita 23 May 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-12-20. Alirita 2016-05-18.
  5. "The Constitution of the Rojava Cantons". Kontrolita 2015-05-14.
  6. Syria: Kurds announce creation of new Tal Abyad 'canton'. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2016-05-18.
  7. Fight For Kobane May Have Created A New Alliance In Syria: Kurds And The Assad Regime. International Business Times (2014-10-08). Alirita 2015-02-18.
  8. "Kurds regain 15km of Kobane countryside, killing dozens of IS militants". Kontrolita 2015-08-07. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-07-20. Alirita 2016-05-18.
  9. Federation of Northern Syria and Rojava (Kurdish) (14 March 2016). Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-04-21. Alirita 2022-11-09.
  10. Syria civil war: Kurds declare federal region in north (angle) (17 March 2016).
  11. Bradley, Matt, "Kurds Declare ‘Federal Region’ in Syria, Says Official".
  12. (en) Karwan Faidhi Dri, Rojava accuses Turkey of creating water ‘disaster’ in Hasaka, Rüdaw, la 3-an de julio 2023
  13. (en) Syrian Arab Republic: Al-Hasakeh, Ar-Raqqa & Deir-ez-Zor Humanitarian Overview (Marto 2024), OCHA
  14. (en kaj plurlingve) Work underway to re-operate Alouk Water Station in Heseke, ANF News, la 5-an de aŭgusto 2023, alirite la 7-an de aprilo 2024.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.