Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sireno
Sireno
Informoj
Eble sama Pharaonka sireno
Pentraĵo de John Waterhouse.
Sireno sur kahelo en la Monumento al Malkovroj de Lisbono.

En PIV sireno estas "[f]abela virinkorpa monstro, kies krurojn anstataŭis fiŝa vosto k[aj] kiu allogis per sia kanto la ŝipveturantojn, por pereigi ilin sur rifoj".[1]

La sirenoj (en antikva greka: Σειρήνα - Seirēna; pl.: Σειρῆνες - Seirēnes, «kiuj ligas kaj malligas», eble rilate al semida Sir, «kanto», kak al la greka Χίμαιρα - Ĥimaira, «ĥimero») estas maraj mitologiaj fikciaj estaĵoj apartenantaj al legendo kaj folkloro.[2]

Origine, en la klasika antikveco, oni reprezentis ilin kiel miksaj estaĵoj kun vizaĝo aŭ eĉ torso de virino kaj korpo de birdo (similaj al Ba de la Egipta Mitologio) kiuj loĝis en rokeca insulo; el la Mezepoko tiuj estaĵoj estis reprezentitaj kun fiŝeca aspekto: belaj virinoj kun fiŝa vosto anstataŭ kruroj kiuj vivis en profundaj akvoj. Ambaŭokaze al ili oni atribuis nerezistindan melodian voĉon per kiu ili freneze allogis maristojn.

Citaĵo
 La sirenoj estas marfraŭlinoj kiuj trompas navigantojn per sia granda belo kaj dolĉeco de sia kanto; de la kapo al umbiliko ili havas korpon de virgulino kaj formon similan al tiu de homoj, sed ili posedas skvamecan fiŝovoston, kiun ili ĉiam kaŝas enmaren.​ 

[3]

Pro tiu duobla formo laŭ kiu ili estis komprenita laŭlonge de la historio, multaj nelatinidaj lingvoj distingas la klasikan sirenon (birdovirino, en angla siren, en germana Sirene) de la sireno fiŝovosta (en angla mermaid,en germana Meerjungfrau). Dume latinidaj lingvoj uzas saman esprimon por ambaŭ konceptoj.

Sirenoj aperas en multaj literaturaj kaj kinaj verkoj. Unu el la plej famaj estas "La Marvirineto" de Hans Christian Andersen.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. PIV NPIV Alirita la 2an de Aprilo 2023.
  2. «¿Realmente existen las sirenas? Una pintura en Egipto podría confirmarlo». CODIGO OCULTO. 2a de oktobro 2022. Konsultita la 13an de novembro 2022.
  3. Biblia y traducción (36): «Y cantarán las sirenas en aquellos lugares» de Juan Gabriel López Guix, en Centro Virtual Cervantes. Alirita la 2an de Aprilo 2023.

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.