Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: sireno |
Sireno estas teknika avertilo, kiu produktas laŭtan sonon. Ĝi konsistas el blovilo, kiu produktas aerfluon, kaj rotacianta disko kun truoj, kiu dishakas la aerfluon, tiel produktante fortajn aervibrojn (sonon).
La frekvenco de la tono dependas de la rotacia rapido; tial ĝi iom post iom altiĝas ĉe ekfunkciigo kaj malaltiĝas ĉe malfunkciigo.
La pneŭmatan sirenon en 1819 Charles Cagniard De La Tour. Eblas imiti ĝian sonon per elektronikaj rimedoj. Ankaŭ tiajn aparatojn oni nomas sireno.
Sirenoj estas interalie uzataj por diskonigi alarmon pri incendioj, inundoj aŭ malamikaj atakoj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.