Siosepolo | ||
---|---|---|
ŝtonponto • arkoponto • vojponto • rekonilo [+] | ||
Lando | Irano | |
Situo | Esfahano | |
- koordinatoj | 32° 38′ 42″ N, 51° 40′ 3″ O (mapo)32.64486951.667594Koordinatoj: 32° 38′ 42″ N, 51° 40′ 3″ O (mapo) | |
Estiĝo | 1599 | |
Konsekro | 1602 | |
Siosepolo | ||
Vikimedia Komunejo: Si-o-se Pol [+] | ||
Siosepol aŭ Siose-ponto [ˈsiː oˈseh ˈpol] en farsi سی و سه پل,[1] kio signifas 33 Ponto aŭ la Ponto de 33 Arkoj), nomita ankaŭ Ponto Allah-Verdi Ĥan, estas unu el dekunu pontoj de Isfahano, Irano kaj la plej longa ponto super la rivero Zajanderud kun totala longo de 297.76 m. Ĝi estas tre alte rangita kiel unu el la plej famaj ekzemploj de safavida dezajno de pontoj.
Priskribo kaj nomo
Ĝi estis konstruita per financado kaj inspektado de Allahverdi Ĥan kanceliero de Ŝaho Abbas la 1-a, irankartvelo, kaj ĝi konsistas el du serioj de 33 arkoj el ĉiu flanko, kaj maldekstre kaj dekstre. Estas pli larĝa bazo ĉe la komenco de la ponto kie la rivero Zajanderud fluas sub ĝi, entenante tetrinkejon kiu nune estas abandonita pro la nivelo de akvo kaj sekecoj.
Aliaj nomoj por la ponto estas "La ponto de 33 printempoj", "La ponto Ĉaharbagh", kaj fine "Zajanderuda ponto" laŭ la rivernomo.
Bildaro
- Siosepolo
- skeĉo de Cornelis de Bruijn en Esfahano, 1704
- Interva vido nokte
- Interva vido tage
- 33 Pol nokte
- Alia vido
- La tuta vido de 33 Pol nokte
- Vido de la tuta ponto
- Unu el la pontoj el supre
Referencoj
- ↑ "30" Arkivigite je 2012-02-10 per la retarkivo Wayback Machine, "tri" Arkivigite je 2012-02-10 per la retarkivo Wayback Machine, "33" Arkivigite je 2012-02-10 per la retarkivo Wayback Machine, "bridge" Arkivigite je 2012-03-22 per la retarkivo Wayback Machine How to pronounce the name(?)
Literaturo
- Wagret, Paul. (1977) Iran. Nagel's encyclopedia-guide. Geneva: Nagel Publishers. ISBN 2-8263-0026-1.
Eksteraj ligiloj
- Pri Si-o-Seh Pol Arkivigite je 2012-07-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Bildoj, Tiŝineh