Singkavang | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo de Indonezio • administrative city in Indonesia • distrikto de Indonezio | |||||
| |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 230 376 (2015) [+] | ||||
Loĝdenso | 457 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 0° 54′ N, 108° 59′ O (mapo)0.9108.98333333333Koordinatoj: 0° 54′ N, 108° 59′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 2 m [+] | ||||
Areo | 504 km² (50 400 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+07:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Singkawang [+] | |||||
Singkavang (ĉine 山口洋) estas marborda urbego en insulo Borneo, en provinco Okcidenta Kalimantano en Indonezio. Singkavang konsistas el 5 distriktoj. La urbego estas ofte menciita kiel urbo de mil preĝejoj pro la variaj religioj.
Geografio
Singkavang situas en la plej okcidenta parto de la insulo laŭ marbordo, tamen ĉirkaŭita per montoj. Provinca ĉefurbo Pontianak troviĝas 114, Batam 552, Palembang 643, Jambi (urbo) 665, Banjarmasin 781, Banjarbaru 803, Bandar Lampung 821, ĉefurbo Ĝakarto 827, Pekanbaru 841, Bandungo 886, Semarang 896, Balikpapan 904, Jogjakarto 984, Surabajo 1002, Medano 1184, Makassar 1341, Denpasar 1273, Banda Aceh 1603 kilometrojn (aere) .
Historio
Originale Singkavang estis loĝita de indiĝenoj, baldaŭ malajoj fondis sultanlandon, kie ĉinaj orministoj kaj komercistoj pasis tagojn por ripozi. De la 18-a jarcento la ĉinoj regis la komercadon en la urbeto. Dum la nederlanda kolonia epoko (ekde 1884) ĝi estis signifa katolika bazo. Tiutempe estis fonditaj inter aliaj lernejoj, hospitalo kaj leprokolonio. Dominado de japanoj okazis inter 1942-1945. Singkavang urbiĝis en 1981.
Populacio
La plej granda parto de la populacio estas (pluraj) ĉinoj (71.15%), poste malajoj (15.20%), indiĝenaj dajakoj (7.25%), indonezianoj el Javo (5.40%) kaj aliaj (1.35%).
Religio
La plimulto de la loĝantaro sekvas budhismon, poste Konfuceismon, Islamon, protestantismon kaj katolikismon.
Lingvoj
En Singkavang preskaŭ ĉiuj uzas la indonezian lingvon, kelkaj la ĉinan aŭ malajan.
Trafiko
Singkavang havas trairan ĉefvojon laŭ la marbordo, krome kuras vojo al interno de la insulo. La plej proksima internacia flughaveno troviĝas 150 kilometrojn. Oni planas flughavenon. Pri utiligado de ebla haveno mankas informoj.
Klimato
Singkavang havas tropikan pluvarbaran klimaton (Af). En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 2956 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 22-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vididindaĵoj
Ĝemelurboj
Fontoj
- WikiTrans