|
|
UTC+8 estas horzono en kelkaj landoj kiu havas tempodiferencon de ok horoj al la Universala Tempo Kunordigita.
Laŭ la stato komence de la jaro 2012, en la horzona areo vivas 1 miliardo kaj 530 milionoj da homoj, pli-malpli 22.5 procentaĵoj de la monda loĝantaro. Sekve temas pri la plej loĝata horzono de la mondo. La zono estas kandidato iĝi Komuna Tempo de la interŝtata komunumo ASEAN.
Tiu horzono uzatas en ĉiuj ĉinlingvaj ŝtatoj, tiel ke ekzemple ĉiuj internaciaj ĉinlingvaj retejoj havas la saman tempon.
Kiel norma tempo (tutjare)
- Ĉinio - Ĉina Norma Tempo (Pekina Tempo), ankaŭ
- Tajvano - Tajvana Norma Tempo
- Indonezio (centraj partoj)
- Orienta kaj Suda Kalimantano
- Malgrandaj Sundaj Insuloj
- Sulaveso
- Singapuro - Singapura Norma Tempo
- Malajzio - Malajzia Norma Tempo
- Brunejo - Bruneja Norma Tempo
- Filipinoj - Filipina Norma Tempo
- Mongolio (plejparto de la lando)
- Aŭstralio (AWST - Aŭstralia Okcidenta Norma Tempo)
- Rusio
- Krasnojarska Tempo
Diferencoj inter oficiala UTC+8 kaj geografia UTC+8
Areoj situantaj ene de la longitudoj de UTC+8, uzantaj aliajn horzonojn
La okcidentaj partoj de Koreio, inkluzive de la urboj Pjongjango kaj Seulo.
Areoj situantaj ekster la longitudoj de UTC+8, uzantaj la horzonon UTC+8
Areoj inter 127°30′ oriente kaj 142°30′ oriente ("geografia" UTC+9)
- Partoj de orienta Ĉinio inkluzive de la orienta parto de la provinco Hejlongĝjango.
- La plej orientaj partoj de Okcidenta Aŭstralio.
Areoj inter 97°30′ oriente kaj 112°30′ oriente ("geografia" UTC+7)
Areoj inter 82°30′ oriente kaj 97°30′ oriente ("geografia" UTC+6)
Areoj inter 67°30′ oriente kaj 82°30′ oriente ("geografia" UTC+5)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.