Sinekuro estas ofico, el kiu oni tiras profiton, salajron, honoron kaj kiu postulas nenian aŭ tre malgravan laboron aŭ zorgon.

Tio estis originale eklezia ofico, nur poste aperis en ŝtata uzo (por iamaj oficiroj).

La vorto venas el la latina sine cura animarum, kio signifas "sen zorgo pri la animoj".


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.