
A: neŭrono (antaŭ sinapso); B: neŭrono (post sinapso); 1: mitokondrio; 2: ujo de la neŭromesaĝo; 3: ???; 4: sinapso; 5: neŭromesaĝ-ricevanto; 6: kanalo de Kalcio; 7: ???; 8 ???;
Sinapso (de la malnovgrekaj vortoj σύν sin "kune"; ἅπτειν haptein "preni") estas la loko, per kiu neŭrono kontaktas kun alia ĉelo, ĉu receptora, muskola aŭ glanda ĉelo aŭ alia neŭrono. Sinapsoj servas al la transdono de elektraj nervaj impulsoj, sed ankaŭ ebligas ties moduladon, kaj krome per adaptaj ŝanĝoj eĉ povas konservi informojn. En la cerbo de plenkreska homo estas proksimume 100 bilionoj (1014) da sinapsoj – unuopa neŭrono povas havi inter 1 kaj 200000 sinapsojn. La terminon en 1897 enkondukis la brita neŭrofiziologo Charles S. Sherrington.[1]
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.